La Varsovia Kultur- kaj Sciencpalaco (pole Pałac Kultury i Nauki) estis diskutata donaco de la sovetia ŝtatestro Stalino al la varsovia popolo, kiu tiutempe konstruis socialisman ŝtaton.
Ĝi estas novklasikisma giganta konstruaĵo apud la varsovia centra stacidomo, kiu havas apartan belecon, kaj ĝian ambivalencon spegulas la sinteno de la varsovianoj al la konstruaĵo, kiu estas miksaĵo de amo kaj malamego. La palaco estas 230,68 m alta. Nuntempe ĝi estas unu el la admirata simbolo de Varsovio en la okuloj de eksterlandanoj.
Varsovia Kultur- kaj Sciencpalaco | |||||
---|---|---|---|---|---|
Pałac Kultury i Nauki | |||||
palaco • nubskrapulo • rekonilo • Kulturdomo | |||||
Bazaj datoj | |||||
Konstrustilo | socialisma realismo vd | ||||
Arkitekto | Lev Rudnev vd | ||||
Estiĝo | 22-a de julio 1955 | ||||
Malfermo | 22-a de julio 1955 | ||||
Lando | Pollando vd | ||||
Situo | Śródmieście | ||||
Situanta sur | Parades Square | ||||
Poŝtkodo | 00-110 | ||||
Situo | |||||
Geografia situo | , 21° 0′ 23″ O 52.23166666666721.00638888888952° 13′ 54″ N, 21° 0′ 23″ O | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
Retejo | http://www.pkin.pl | ||||
Oni komencis konstrui tiun ĉi palacon la 2-an de majo 1952 kaj finis ĝin la 22-an de julio 1955.
Komence la konstruaĵo estis nomita "Stalin-Palaco" (pole Pałac Kultury i Nauki im. Józefa Stalina) ĝis ĝi ricevis sian nunan nomon fine de la 1950-aj jaroj. Ĝi nun utilas kiel ekspoziciejo kaj oficejaro. La teraso de la 30-a etaĝo estas fama turisma allogaĵo donanta belan rigardon al la urbo.
La Kultur- kaj Sciencpalaco akceptis la 44-an kaj la 72-an Universalajn Kongresojn de Esperanto en 1959 kaj 1987.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Varsovia Kultur- kaj Sciencpalaco, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.