La 72-a Universala Kongreso de Esperanto okazis en la Jubilea Jaro 1987 (100 jarojn post la eldono de la Unua Libro), de la 25-a de julio ĝis la 1-a de aŭgusto 1987 en Varsovio, Pollando.
La kongreso estis rekorda kun 5946 partoprenintoj el 73 landoj. Kongresejo estis en la prestiĝa kaj giganta Pałac Kultury i Nauki (Kultur- kaj Sciencpalaco) en la urbocentro de Varsovio. La kongresa temo estis "Cent jaroj de internacia kulturo".
UK 1987 | ||
---|---|---|
Loko | Varsovio, Pollando | |
Ekde | 25-a de julio 1987 | |
Ĝis | 1-a de aŭgusto 1987 | |
← Antaŭa | Sekva → | |
Dum tiu UK Terminologia Esperanto-Centro estis oficiale fondita. En la prezidio sidis, apud renomaj fakuloj, la sekretario de AdE, la prezidanto de ISAE, la sekretario de Akademio Comenius, estrarano de CED, la projektgvidanto de DLT kaj la prezidanto de UEA. Tiu altranga personaro kvazaŭ simbolizas la grandan intereson kaj aprezon, kiun "La Movado" dediĉis al la terminologia problemaro. Aliflanke la tri TEC-gvidantoj sur la podio, nome la sekretario kaj la sekciestroj por normigo kaj landaj reprezentantoj estis la solaj funkciuloj.
Roman Dobrzyński, membro de LKK, filmis la kongreson en Varsovio cent jarojn poste.
Dum la Kongreso okazis rekorda nombro da koncertoj kaj da teatraj prezentaĵoj. Ĉi kongreso estis kvazaŭ festivalo de la Esperanto-kulturo.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article UK 1987, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.