La 58-a Universala Kongreso de Esperanto okazis de la 28-a de julio ĝis la 4-a de aŭgusto 1973 en Beogrado, Jugoslavio.
Ĝi havis 1638 aliĝintajn partoprenantojn el 42 landoj. La kongresa temo estis "Lingva egalrajteco en teorio kaj praktiko".
UK 1973 | ||
---|---|---|
Loko | Beogrado, Socialisma federacia respubliko Jugoslavio | |
Ekde | 28-a de julio 1973 | |
Ĝis | 4-a de aŭgusto 1973 | |
← Antaŭa | Sekva → | |
La Alta Protektanto de la kongreso estis Josip Broz Tito, la prezidento de Jugoslavio. La Lokan Kongresan Komitaton prezidis M. V. Ŝaponjiĉ. Pro vizaj problemoj partoprenis kompare malmultaj esperantistoj el orienta Eŭropo, sed venis multaj usonanoj kaj japanoj.
En la Solena Inaŭguro partoprenis diplomatoj reprezentantaj 21 landojn kaj 2 internaciajn organizojn.
La unuan premion en la Oratora Konkurso gajnis Stefan MacGill.
En la kongreso Kultura Kooperativo de Esperantistoj estis akceptita de la Komitato kiel plia aliĝinta landa asocio de UEA en Brazilo.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article UK 1973, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.