Val Kilmer: Usona aktoro

Val Edward KILMER (31a de Decembro, 1959) estas usona aktoro.

Dekomence aktoro de teatro, Kilmer famiĝis per aperoj en komediaj filmoj, starte per Top Secret! (1984) kaj Real Genius (1985), same kiel pro la militagada filmo Top Gun (1986) kaj la fantazia filmo Willow (1988).

Val Kilmer
Val Kilmer: Usona aktoro
Persona informo
Naskonomo Val Edward Kilmer
Naskiĝo 31-an de decembro 1959 (1959-12-31) (64-jaraĝa)
en Los-Anĝeleso
Religio katolikismo vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Lernejo Juilliard • Chatsworth High School • profesia lernejo Hollywood vd
Familio
Patro Dorris Eugene Kilmer vd
Patrino Gladys Ekstadt vd
Edz(in)o Joanne Whalley vd
Infanoj Jack Kilmer • Mercedes Kilmer vd
Profesio
Okupo aktoro • filmaktoro • poeto • voĉaktoro • scenaristo • televida aktoro • teatra aktoro • filmproduktoro vd
Aktiva dum 1981– vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
Val Kilmer: Usona aktoro
Val Kilmer: Usona aktoro
vdr

Kilmer atingis laŭdon pro sia ludado kiel Jim Morrison en la filmo de Oliver Stone The Doors (1991). La steluleco de Kilmer pluis, ĉar li estis ofte elektita kiel ĉefrolulo en filmoj laŭditaj de kritiko kiel la vakera filmo Tombstone (1993), kaj la krimdramoj True Romance (1993), kaj Heat (1995). Li anstataŭis Michael Keaton en la ludado de Bruce Wayne/Batman en la filmo de Joel Schumacher Batman Forever (1995). Li plue aktoris en filmoj kiel The Ghost and the Darkness (1996), The Island of Dr. Moreau (1996), The Saint (1997), The Prince of Egypt (1998), Pollock (2000), Alexander (2004), Kiss Kiss Bang Bang (2005), Déjà Vu (2006), Bad Lieutenant: Port of Call New Orleans (2009), kaj Song to Song (2017). "Se estas premio por la plej neagnoskita ĉefa viro de lia generacio, Kilmer estu tio," skribis la kritisto Roger Ebert, "li montris gamon de roluloj tiom konvinke ke plej verŝajne plej granda parto de homoj, eĉ nune, ne konstatas, ke ili estis rigardante la saman aktoron."

Ekde 2015, Kilmer en sia privata vivo luktis kontraŭ gorĝo-kancero; li suferis operacion en sia traĥeo kio damaĝis siajn voĉajn kordojn ĝis la punkto ke li tre malfacile povis paroli. Li suferis ankaŭ ĥemiterapion kaj du traĥeotomiojn. En 2020, li publikigis sian memorlibron titolitan, I'm Your Huckleberry: A Memoir. Lia lukto estis registrita en 2021 per dokumenta filmo titolita Val kiu dokumentis siajn karieron kaj sanproblemojn. La filmo premieris en la Festivalo de Cannes kaj ricevis kritikajn laŭdojn. En 2022, Kilmer reprenis sian roloj kiel Iceman, reunuiĝinte kun Tom Cruise, en Top Gun: Maverick (2022). Li estis unu el la plej bone pagitaj aktoroj de la 1990-aj jaroj; filmoj en kiuj li aperis enspezis ĉirkaŭ 3.5 mil milionojn de usonaj dolaroj tutmonde.

Vidu ankaŭ

Notoj

Eksteraj ligiloj

Tags:

AktoroTeatro

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

LingvoHaut-Lieu19-a jarcento23-a de septembroIslama kalendaroKritika ras-teorioChigninKirgizio11724 RonaldhsuJoe BidenTemplo de Mount TimpanogosMagnesia ĉe rivero MeandroHeredaĵbiblioteko Hendrik Conscience (Antverpeno)BiascaApollo TheaterEgiptoKatolika eklezioSymbianTertremo606BaritoNorma datumaroKaribioCarles Puigdemont i CasamajóMaksimumo kaj minimumoAnarkioPsikologioBaiduLatina lingvoSidnejoPhpBBMasturbadoKazeoAŭstra-germana lingvo2004ManoOficperiodoChatGPTJuan Antonio VillacañasListo de verkistinoj laŭ naskiĝjarojSciencoKrimeoKantono BelleyĈevaloGeografia koordinatsistemo19-a de decembroRudolf RößlerNysaLeslie MandokiMarsejloLa Kunularo de l' RingoBosnio kaj HercegovinoKomitato de la Monda HeredaĵoDinastio QingL. L. ZamenhofAnalogioViborga golfo2014Beverly Hills ChihuahuaSOroLeĝo de TonjoOrangutanoAzia marabuoKontraŭknaloUHerman Heijermans13-a de septembroArdes (romano)Jan Jindřich LoeweHispanioListo de verkistinojNacia Parko DarienoProsíčka🡆 More