Triptiko (greke triptychon) estas pentraĵo sur tabulo, konsistante el tri paneloj, el kiuj la du ekstremaj – kunligitaj al al centra per ĉarniroj – povas refaldiĝi kontraŭ tiu kaj ĝin plene kovri.
Ĝi elformiĝis en la 14-a jarcento. Oni nomas ankaŭ triptiko la tripartan, alfermeblan etan altaron, bildon.
Laŭ Francisko Azorín triptiko estas Bildo tripanela; pentraĵo trifaldebla, foje uzata kiel retablo. Triptikoj -aŭ diptikoj, aŭ poliptikoj, laŭ la nombro de folioj- estis nomataj la unuaj libroj aŭ albumoj de la antikvaj grekoj k. romanoj: la folioj -skribotabuletoj- estis el ligno, metalo aŭ eburo, flanke kunligitaj per ŝnuro aŭ ĉarniroj Li indikas etimologion el la greka triptikos, el trais + ptikos (tri faldoj), kaj de tie la latina triptychus. Kaj li aldonas la terminon polikliniko.
Brusela skulptisto, sinjoro Devaert, faris triptikon kun vortoj en Esperanto kun aludoj al diversaj religioj kaj filozofioj. Kiam la triptiko estas fermita, oni legas la nekompletan frazon "Mi estas la pordo de la senfina..." kaj kiam ĝi malfermiĝas, aperas la solvo per la lasta vorto : "AMO". La artaĵo simbolas la universalan amon kaj toleremon kaj ĝiaj uzitaj lignospecoj devenas de la kvar anguloj de la mondo : la cipreso, pinarbo kaj cedro estas krome bibliaj arboj.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Triptiko, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.