La Traktato de St.
Germain estis unu el la parizaj packontraktoj, finitaj la unuan mondmiliton. Ĝi estis traktato en 1919 inter Aŭstrio kaj la entento, estis subskribita en Saint-Germain-en-Laye la 10-an de septembro 1919 kaj ekvalidis la 16-an de julio 1920. La Pactraktato de Trianon establis la landlimon de Hungario kaj forprenis du trionojn de ĝia teritorio.
Laŭ la kontrakto, en kies kunsidoj la aŭstra delegitaro ne rajtis participi, nur Aŭstrio-Hungario kaj la Germana Imperiestra Regno kulpis pro la milito.
Tiu traktato signifis malkonstruon de la Aŭstra-Hungara imperio, agnoskis sendependecon de Hungario kaj Pollando, kreis novajn landojn kiel Ĉeĥoslovakio kaj la Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj. La traktato forprenis interalie Sudtirolon, Trieston, Istrion, Fiume de Aŭstrio.
La packontrakto entenis, ke Aŭstrio ne rajtas unuiĝi kun Germanio sen aprobo de la Ligo de Nacioj. Ĝi limigis la aŭstran armeon je ĝis 30.000 soldatoj, la floto de la monarĥio estis dividita inter la ententaj landoj.
La traktato antaŭskribis ankaŭ pagon de reparacia pago sed kontraŭe al Germanio sen konkreta konduto. En 1930 la aliancanoj rezignis pri la reparacio pro la marasma ekonomio aŭstra.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Traktato de Saint-Germain-en-Laye, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.