La mencio pri tradicio “en la Nova Testamento” aperas en la epistoloj de Paŭlo en tiuj tekstoj:
En tiuj du pasaĵoj la termino "tradicio" aludas, laŭkuntekste, al "transdonitaj instruaĵoj" aŭ "ricevita instruaĵo", nome al specifaj instruaĵoj de la Apostoloj de Kristo kiel ili estas registritaj en la Sanktaj inspiritaj Skriboj: do ili enkadriĝas en la Apostola Tradicio.
En tiu du pasaĵoj, la kunteksto travidigas doktrinon, sentojn aŭ kutimojn kiuj ne povas esti deduktitaj el la Biblio, sed kiuj estas buŝe transdonitaj de generacio al generacio pere de aŭtoritato kiu sin prezentas inspirita. Laŭ la apostoloj, por esti konsideritaj validaj, devas esti kapablaj montriĝi en harmonio kun tio aŭtoritate transdonita de la apostoloj kaj registrita en la Nova Testamento. La sama sinteno estis kutimaj en la profetoj de la Malnova Testamento kiel aperas, ekzemple en Jesaja 8,20: " Tiam al la instruo kaj al la atesto! se ili ne diros konforme al tio, ili ne havos matenan ĉielruĝon.!"
La Katolika Eklezio opinias ke la publika revelacio pri la kristana mesaĝo konkludiĝis kun la morto de la lasta apostolo. Tamen al la Sankta Skribo ĝi alflankigas la "tradicio", intencita kiel doktrino, sentoj kaj kutimoj kiuj ne povas esti deduktitaj el la Biblio, sed kiuj estis buŝe transdonitaj dee generacio al generacio pere de aŭtoritato supozigita inspirita. Tiu tradicio, por esti konsiderita valida, devas esti en harmonio kun tio aŭtoritate transdonita de la apostoloj kaj registrita en la Nova Testamento. Substance la ideo pri ekskluziva subordigo al la vorto de la Skribo estas fremda jam al Patroj de Eklezio, laŭ kiuj la tradicio viva estis konsiderita la medio ene de kiu legi la samajn Sanktajn Skribojn (regula fidei)
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Tradicio en la Nova Testamento, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.