Topazo: Mineralo

La mineralo Topazo estas multloke kaj kompare grandkvante trovebla silikato kun la kemia struktura formulo Al2.

Topazo estas inter la mineraloj kiuj povas iĝi aparte grandaj kaj pezaj kristaloj. La plej grandaj konataj kristaloj longas pli ol unu metron kaj pezas ĝis 2,5 tunojn.

Topazo: Mineralo
topazo sur kvarco, trovita en Groot Spitzkopje, Swakopmund, Erongo, Namibio
(grando 4,6 x 4,5 x 3,1 cm)
Topazo: Mineralo
klara, travidebla topazo el Minas Gerais, Brazilo (grando 16,1 cm x 13,8 cm x 3,8 cm; pezo 1,5 kg)

La mineralo malsolidigeblas al alia kemia konsisto nur en temperaturo de pli ol 1350 celsiusaj gradoj, do ne facile "fandeblas". Kontakto kun pura, koncentrita sulfata acido damaĝas la kristalan surfacon, kaj se la kristalo longe kuŝas en tia koncentrita acido, ĝi iom post iom estas malaperigata. Malkoncentrita sulfata acido tamen ne damaĝas ĝin.

Etimologio kaj historio

Laŭ la romia natursciencisto Plinio la Maljuna la nomo topazo venas de la insuleto Topazos (supozeble la insulo Zabargad"Sanktjohana Insulo"), kiu situas en la Ruĝa Maro. Fakte tie de antikvaj tempoj miniĝas ne topazo, sed krizolito respektive olivino, alia silikato kiu estis longa konfuzita kun topazo. Alia klarigo atribuas la nomon al la sanskrita vorto tapas, kiu havas la signifon "fajro" aŭ "lumo".

En 1740, topazo estis aldonita al la krono de la reĝo de Portugalio, en la kredo ke temus pri vera diamanto.

Uzo kiel gemo

Topazo estas valora gemo, kiu tamen, pro ĝia relativa abundo, ne tro multekostas, eĉ por grandaj, altkvalitaj pecoj. Esceptoj estas la en la naturo tre malofta "blua topazo", kiu estas ankaŭ nomata "grandvalora topazo", kaj ankaŭ la malofta oranĝkolora-ruĝa variaĵo nomata "imperia topazo" aŭ "reĝa topazo".

Topazo: Mineralo 
polurita, blua topazo


Tags:

KristaloMineraloSilikatoStruktura formulo

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

Arthur de GobineauWhen a Man Loves a Woman (filmo)IndikativoAmoRetpoŝtoRomioManoJuchitán de Zaragoza2007Christian PalustranOnce Upon a Time in HollywoodMarcel LeereveldSvislandoSemsales (stacidomo)RozsochatecListo de historiaj eventojRio-de-ĴanejroInternacia fonetika alfabetoChigninVestoAbc-sistemo (muziktajpa)Voĉo de VjetnamioPastoFinnlandoNoa1784Biologia klasadoSkulptistoKern.punkto2022Burgo de ŜemiranLeslie Mandoki1973Ludolibro40MFebruaro de 2023Gregoria kalendaro(11735) 1998 KN56ItalioInĝenierartoFrandzadoManiĥeoAmanitoĈevalvetkuro7NamibioISBNAnglioAliancanojAuguste CharloisRadostínUnuiĝintaj NaciojDinastio QingNacia Parko DarienoPermesilo1962CombertaultEsperantoMao ZedongSovetunioBjørnstjerne BjørnsonSuper Mario 64Imperiestraj TiliojIsraeloBelorusioMiyoshi EtsuoFosilioRoboto69ŜakoBasbaloTajvanoLezennes🡆 More