Timothy Peter Dalton (naskiĝis la 21-an de marto 1946 en Colwyn Bay, Norda Kimrio, Britio) estas brita aktoro.
Timothy Dalton | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Timothy Dalton | ||
Naskonomo | Timothy Leonard Dalton Leggett | |
Naskiĝo | 21-a de marto 1946 en Colwyn Bay, Norda Kimrio, Britio | |
Lingvoj | angla vd | |
Loĝloko | Chiswick • Okcidenta Holivudo • Sankta Johano vd | |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd | |
Alma mater | Reĝa Akademio de Drama Arto vd | |
Subskribo | ||
Familio | ||
Amkunulo | Vanessa Redgrave vd | |
Profesio | ||
Okupo | filmaktoro • teatra aktoro • televida aktoro vd | |
Aktiva dum | 1965– vd | |
Aktorado | ||
Fama rolo | rolo de James Bond | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Post la lernejaj jaroj li strudis draman arton kaj baldaŭ turneis kun la brita Nacia Junula Teatro (National Youth Theatre). Li ne finis la studon, sed en 1966 eklaboris en la Repertory Theatre de Birmingham kaj samtempe komencis aktori en britaj televidaj filmoj, aparte de la televida korporacio BBC.
En la kineja filmo The Lion en Winter ("La leono dumvintre", 1968) kun la ĉefaj aktoroj Katharine Hepburn kaj Peter O’Toole li havis sian unuan filman rolon, de la reĝo Filipo la 2-a de Francio. Jam tiam la filmproduktisto Albert Broccoli demandis lin ĉu li estonte ŝatus transpreni la rolon de la fikcia agento James Bond de Sean Connery. Timothy Dalton tamen tiutempe preferis aktori en literaturaj filmigoj kaj samtempe sceneje aktoris en dramoj de Vilhelmo Ŝekspiro. Krome li havis roleton en la scienc-fikcia kineja filmo Flash Gordon de 1980.
Internacie Timothy Dalton konatiĝis kiel kvara rolulo de la fikcia agento James Bond en la kinejaj filmoj The Living Daylights (La Vivaj Taglumoj) de 1987, kiu enspezis 191 200 000 usonajn dolarojn, kaj Licence to Kill (Licenco pri mortigo) de 1989, kiu enspezis 156 200 000 dolarojn. Multaj kritikistoj laŭdis, ke lia aktora interpreto de la agento plej proksimiĝis al la romana originalo de la aŭtoro Ian Fleming. La du filmoj signife pli sukcesis kaj pli enspezis ol la du antaŭaj, en kiuj Roger Moore aktoris la heroan agenton.
La filma serio pri la agento James Bond ofte temigis la Malvarman Militon, kaj la "neceso defendi la liberan mondon kontraŭ la diktatoreco de Sovetunio". Tial la disfalo de Sovetunio en la jaroj 1990 kaj 1991 kaŭzis plurjaran paŭzon de la filma serio. Kiam en 1995 produktiĝis kaj publikiĝis sekva filmo el la serio (sub la titolo GoldenEye), Timothy Dalton malakceptis la oferton de la filmprodukta firmao daŭre aktori la agenton.
En la daŭrigo Scarlett de la filma klasikaĵo Gone with the Wind kiel televida serieto en 1994, Timothy Dalton transprenis la rolon de Rhett Butler, kiun antaŭe havis la aktoro Clark Gable. Sekve li aktore aperis en pluraj televidaj serioj kaj teatraj produktaĵoj.
Timothy Dalton nuntempe vivas en Los-Anĝeleso. Li havas filon kune kun la rusia komponistino Oksana Grigorieva.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Timothy Dalton, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.