Tibor Csernus , hungare Csernus Tibor estis hungara pentristo, monotipisto kaj grafikisto.
Tibor Csernus naskiĝis la 27-an de junio 1927 en Kondoros, li mortis la 7-an de septembro 2007 en Parizo.
Tibor Csernus lernis grafikadon, dume li laboris en presejo, kiun interrompis la militservo, poste la militkaptiteco. Post la 2-a mondmilito li frekventis altlernejon en Budapeŝto, kie li lernis pentradon de Aurél Bernáth. En 1957 li vojaĝis al Parizo, kie li studis diversajn stilojn. Ĉiusomere li pentradis en Szigliget, kie la pentristoj havis kolonion. En 1964 li forlasis la landon kaj elektis Parizon. Li ricevis premion Kossuth en 1997, pli frue ankaŭ aliajn premiojn.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Tibor Csernus, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.