Termoelektra centralo estas elektra centralo en kiu estas ĉefa energio el vaporo.
Akvo estas varmigita, transformita en vaporon, kiu turnigas vaporturbinon kiu kondukas elektran generatoron. Post sia paso tra la turbino, la vaporo estas kondensata en kondensilo kaj reciklita en la kaldronon, kie ĝi estas varmigota; tiu termodinamika ciklo estas konata kiel ciklo de Rankine.
La plej granda variaĵo en la desegno de termoelektraj centraloj estis rilata al la diferencaj fosilibrulaj rimedoj ĝenerale uzataj por varmigi akvon. Kelkaj preferas uzi la termino energicentro, ĉar tiaj facilaĵoj konvertas formojn de varmo-energio en elektran energion. Kelkaj termoelektraj centraloj ankaŭ estas desegnataj por produkti varmenergion por industriaj celoj de urbohejtado, aŭ sensaligo de akvo, en aldono al generado de elektra energio; oni parolas pri kun-generado de tiaj varmoelektraj centraloj. Tutmonde, brulenergiaj elektrejoj produktas grandan parton da hom-farita elsendaxjoj de CO2 al la atmosfero, kaj penas por malpliigi tiujn tiele disvastigitajn.
1. Malvarmiga turo | 10. Kontrolvalvo de vaporo | 19. Superhejtilo |
2. Akvopumpilo de malvarmiga turo | 11. Vaporturbino (alta premo) | 20. Ventolilo de primara aero |
3. Trifaza alttensia lineo | 12. Forigilo de solvitaj gasoj | 21. Rehejtilo |
4. Transformatoro altigante la tension | 13. Antaŭhejtigilo de purigita akvo | 22. Eniro de bruliga aero |
5. Alternatoro | 14. Karbotransportilo | 23. Ŝparilo pri reciklata akvo |
6. Vaporturbino (malalta premo) | 15. Karbofunelo | 24. Aerohejtilo |
7. Pumpilo post eltiro de kondensaĵoj | 16.Karbopistilo | 25. Aerfiltrilo |
8. Kondensilo | 17. Balono de la vaporkaldrono | 26. Ventolilo de elira aero |
9. Vaporturbino (meza premo) | 18. Malsupra cindrofunelo | 27. Fumtubo |
La skemo de termoelektraj centraloj kiuj uzas brulaĵojn aŭ naturan gason similas.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Termoelektra centralo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.