Svaroĵiĉo (malnovruse: Сварожичь, Сварожець) estas la slava fajro-dio.
Iuj esploristoj konsideras lin filo de Svarogo. Aliaj opinias ke Svaroĵiĉo kaj Svarogo estas la sama dio.
Svaroĵiĉo | |
---|---|
dio de slava mitologio | |
Informoj | |
Sekso | vira |
Religio | Slava Indiĝena Religio |
Patro | Svarogo |
Iuj sciencistoj opinias ke Zuarasiz / Zuarasici de baltaj slavoj, menciita de kelkaj mezepokaj aŭtoroj, estas la sama dio kiel orientslava Svaroĵiĉo.
"En ĝi (urbo) estas nenio, krom la arba templo, arte konstruita, kiun, kiel fundamentoj, apogas kornoj de diversaj bestoj. Ĝia muroj ekstere estas beligitaj de bildoj de dioj kaj diinoj, mirinde eltranĉitaj, kio estas vidata por pririgardantoj, interne staras la dioj homfaritaj, kun nomoj, eltranĉitaj sur ĉiu el ili, timige vestitaj per helmoj kaj maŝkirasoj, la unua el kiuj nomiĝas Zuarasici kaj pli ol aliaj estas respektegata kaj honorata de ĉiuj paganoj".
Etimologio de la dinomo estas priskribata en la artikolo Svarogo. La sufikso "iĉ" en rusa (kaj moderna, kaj antikva) lingvo estas uzata en patronomoj, tial iuj sciencistoj opinias, ke la dinomo Svaroĵiĉo ankaŭ estas patronomo, do Svaroĵiĉo en slava mitologio estas filo de Svarogo.
Sed en praslava lingvo ĉi tiu sufikso donis al radikoj diminutivan signifon ("pъtitjь" — juna birdo; "kozъlitjь" — juna kapro; "dětitj" — infano). Ĉi tiu signifo konserviĝas en la serbokroata lingvo: "градиђ" (urbeto) ktp. Do, alia signifo de la nomo "Svaroĵiĉo" povas esti "juna Svarogo, Svarogeto". Iuj esploristoj opinias ke diminutivo "Svaroĵiĉo" povis esti karesnomo de Svarogo (Svaroĉjo).
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Svaroĵiĉo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.