La suprasoraba lingvo estas okcidentslava lingvo, kiu estas parolata en orienta Germanio ĉirkaŭ la urboj Bautzen, Kamenz kaj Hoyerswerda.
Ĉi tiu lingvo estas parenca al la malsuprasoraba, ĉeĥa, pola kaj kaŝuba lingvoj. Kiel slava lingvo la suprasoraba apartenas al la hindeŭropaj lingvoj.
Suprasoraba | ||
Hornjoserbšćina | ||
lingvo • moderna lingvo | ||
---|---|---|
soraba lingvo | ||
Parolata en | Germanio | |
Regiono | Supra Luzacio | |
Parolantoj | 20,000–25,000 | |
Skribo | Latina alfabeto | |
Lingvistika klasifiko | ||
Hindeŭropa | ||
Oficiala statuso | ||
Oficiala lingvo en | Supra Luzacio (Saksio/Germanio) | |
Reguligita de | Suprasoraba lingva komisiono (Hornjoserbska rěčna komisija) | |
Lingvaj kodoj | ||
Lingvaj kodoj | ||
ISO 639-2 | hsb | |
ISO 639-3 | hsb | |
SIL | hsb | |
Glottolog | uppe1395 | |
Angla nomo | Upper Sorbian | |
Franca nomo | haut-sorabe | |
Vikipedio | ||
Ĝi estas la varianto de la Soraba lingvo en la regiono de la urbo Bautzen. Ĝi estas plejparte parolata en Supra Luzacio. Menciindas la televida programo Wuhladko en la lingvo, ekde 2001 elsendita ĉiumonate de Mitteldeutscher Rundfunk (MDR).
La suprasoraba lingvo estas skribata en varianto de la latina alfabeto kun la sekvaj aldonaj literoj: č [tʃ], ć, dź, ě, ł [w], ń, ó, ř, š [ʃ], ž [ʒ].
Pli pri la alfabeto troviĝas en la artikolo soraba alfabeto.
La suprasoraba lingvo havas 7 kazojn kaj 3 gramatikajn numerojn, krom singularo kaj pluralo ankaŭ dualon.
Ĝia plej grava trajto, kiu distingas ĝin de la malsuprasoraba lingvo estas la ŝanĝiĝo de g al h, kiel ekz. hłowa "kapo" (k-u malsuprasorabe głowa).
Handrij Zejler (germane Andreas Seiler; 1804-1872) konsideratas la fondinto de la moderna poezio en la suprasoraba lingvo, kaj kreinto de la fundamentoj de la nacia kulturo en tiu lingvo.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Suprasoraba lingvo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.