Sulfura heksafluorido aŭ SF6 estas neorganika fluora kombinaĵo de sulfuro, senodora, nebrulema, netoksa, inerta gaso kun oktoedra molekula strukturo, kvinoble pli densa ol aero, malmulte solvebla en akvo sed solvebla en nepolaraj organikaj solvantoj.
Sulfura heksafluorido | |||
Plata kemia strukturo de la Sulfura heksafluorido | |||
Tridimensia kemia strukturo de la Sulfura heksafluorido | |||
Alternativa(j) nomo(j) | |||
| |||
Kemia formulo | |||
CAS-numero-kodo | 2551-62-4 | ||
ChemSpider kodo | 16425 | ||
PubChem-kodo | 17358 | ||
Merck Index | 15,9103 | ||
Fizikaj proprecoj | |||
Aspekto | senodora, senodora, nebrulema, netoksa, inerta gaso kun oktoedra molekula strukturo | ||
Molmaso | 146,05 g·mol-1 | ||
Denseco | 1,225g cm−3 | ||
Fandpunkto | -63,8°C | ||
Bolpunkto | -50,8°C (sublimiĝas) | ||
Ekflama temperaturo | nebrulema | ||
Solvebleco | Akvo:6,164 g/L | ||
Mortiga dozo (LD50) | 5790 mg/kg (buŝe) | ||
Sekurecaj Indikoj | |||
Riskoj | R5 R21 R37 | ||
Sekureco | S9 S33 S38 S41 | ||
Pridanĝeraj indikoj | |||
Danĝero | |||
GHS Damaĝo Piktogramo | |||
GHS Signalvorto | Averto | ||
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H280, H336 | ||
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P261, P271, P304+340, P403+233, P405, P410+403, P501 | ||
(25 °C kaj 100 kPa) |
Ĝia molekulo prezentas ses fluoratmojn ligitajn al centra sulfuratomo. Ĝi estas kvinvalenta molekulo kaj nepolara gaso.
Estante kvinoble pli densa ol aero, tio signifas ke ĝiaj molekuloj plenigas determinitan spacon kun plejmulto el aliaj gasoj. Se vi liberigas balonon plenan de sulfura heksafluorido (molekulla maso egala al 146) kaj balonon plenan de heliumo (molekula maso egala al 4) en la aeron (molekula maso 29), la heliuma balono supreniras en la plafonon kaj tiu plenigitan per sulfura heksafluorido iras plankodirekten.
Ĝi estas unu el la plej stabilaj gaskemiaĵoj kaj ĝia inerteco similas al tiu de la nitrogena gaso. Kun bonega izola kaj arko-rompa kapableco, sulfura heksafluorido estas vaste uzata en la kampoj pri elektronikaĵoj, medicinaĵoj, lazeraĵoj, frostigaĵoj, fajro-forviŝaĵoj, kemiaĵoj, militaragado, spaca aviadado, ne-fera metalurgio kaj fizikaj esploroj.
La industria produktado de SF6 komencis en 1953, en Usono, stimulita de la merkato-enkonduko je elektraj cirkvitrompiloj kun izolagaso. Ĝia enkonduko permesis anstataŭigon de mineralaj oleoj kaj la uzon de pli kompakta elektra aparataro, ĉefe en urbaj areoj.
Ĉirkaŭ la sama epoko, esploroj rilate al SF6 komencis en la iama Sovetunio. De tiu periodo ĝis la hodiaŭaj tagoj, produktado de SF6 konstante kreskis kun la rapido de ĉi-kreskado pliigante en la unuaj jaroj de la jardeko 1970, kiu estis periodo da vasta enkondukado de alta-tensiaj gas-izolitaj cirkvitrompiloj kaj aliaj elektraj ekipaĵoj.
SF6 estas alte potenca vivmedia poluaĵo. Ĝi havas globa varmigo 23.900 fojojn pli alta ol tiu de CO2 kaj atmosfera vivolongo je 3.200 jaroj. SF6 estas solvebla en alkoholo, heksano kaj benzeno.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Sulfura heksafluorido, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.