Steven Pruitt

Steven PRUITT (esperantigite: Stefano Pruito) estas usona volontula vikipediisto kiu faris pli da redaktoj en la anglalingva Vikipedio ol iu ajn alia redaktanto.

Kun pli ol tri milionoj de redaktoj kaj pli ol 35,000 artikoloj kreitaj, li nomiĝis kiel unu el la 25 plej gravaj influantoj de la reto fare de la gazeto Time en 2017. Pruitt redaktas kun la uzantonomo Ser Amantio di Nicolao. Li helpis malpliigi sisteman biason en Vikipedio kaj antaŭenigi inan inkluzivecon, per la projekto Women in Red.

Steven Pruitt
Pruitt en 2022
Pruitt en 2022
Persona informo
Naskiĝo 17-an de aprilo 1984 (1984-04-17) (40-jaraĝa)
en San Antonio (Teksaso)
Lingvoj angla
Loĝloko Virginio, Usono
Nacieco Usona
Ŝtataneco Usono
Alma mater La Kolegio de Vilhelmo kaj Maria
Okupo
Okupo vikimediano
Aktivaj jaroj 2006–nun
Okupiganto Oficisto de Registroj kaj Informaĵoj
Hejma urbo Mount Vernon, Virginio
Konata kiel Pli da redaktoj en la anglalingva Vikipedio
Steven Pruitt
Steven Pruitt
vdr

Biografio

Pruitt diplomiĝis el Lernejo de Sankta Stefano kaj Sankta Agnes en Aleksandrio, Virginio en 2002. Li estis studento ĉe la Kolegio de Vilhelmo kaj Maria kaj diplomiĝis en 2006 kiel licenciulo pri bildartohistorio. La nevikipedirilataj interesoj de Pruitt estas en la Ĥoro de Monteto Kapitolo, en kiu li kantas. Li ankaŭ estas fervora fanatikulo de opero, kiu provizis inspiron por lia uzantonomo "Ser Amantio di Nicolao" – de graveta rolulo en la opero de Puccini Gianni Schicchi. Li estas kontraktisto por Usona Dogano kaj Landlima Protekto, kie li laboras kun registroj kaj informaĵoj.

Redaktado de Vikipedio

Pruitt kreis lia nuna konto en 2006 dum li estis abiturienta klasano ĉe la Kolegio de Vilhelmo kaj Maria. Lia unua Vikipedia artikolo estis pri Petro Francisko, kiu estas la "prapraprapraprapraavo" de Pruitt. Ĝis februaro 2019, Pruitt faris pli ol 3 milionojn da redaktoj al Vikipedio, pli ol iu ajn alia redaktanto en la anglalingva Vikipedio eĉ se li pasigas nur iomete de horoj skribante, serĉante, kaj redaktante en la vespero kiam li havas tempon. Li superpasis redaktanto Justin Knapp per pli da redaktoj en 2015. Pruitt kredas ke li faris sian unuan redakton al Vikipedio en Junio 2004. Liaj Vikipediaj redaktoj inkluzivis la kreadon de artikoloj pri pli ol 600 virinoj, por kontraŭigi la seksan interspacon de la retejo.

Intervjuoj

Pruitt vidiĝis en CBS This Morning en Januaro 2019. En la intervjuo Pruitt priskribis kiel la unua artikolo, kiun li verkis estis pri malproksima prapatro. Li priskribis sian klopodon por helpi pliigi la informaĵon pri sciendaj virinoj en Wikipedia, unu eco, kiun kritikantoj de Vikipedio rimarkis ke mankas al la retejo.

Referencoj

Eksteraj ligiloj

Tags:

Steven Pruitt BiografioSteven Pruitt Redaktado de VikipedioSteven Pruitt IntervjuojSteven Pruitt ReferencojSteven Pruitt Eksteraj ligilojSteven PruittAnglalingva VikipedioTimeVikipediistoVikipedio

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

Kalia okzalatoRusa lingvoStacio Hashimoto (Kioto)2-ButinoEsperanto kaj Libera ScioAbraham LincolnKruda materialoCoraline Ada EhmkeInterstellarKameraoSântanaHronský BeňadikBuggenhoutMonchiqueFluganta SpagetmonstroPuba montoMichael JacksonHimalajo26-a de apriloSerio John J. MaloneOropesa del MarSomera Esperanto-StudadoRevolucio de la DiantojPatrujprotekta arkitekturoFratoj GrimmBudhismoRusioIndonezioMinkaMerkredoMerloUniversala Kongreso de EsperantoLagoaProvinco CienfuegosVAZ-1111ELewandowski-Kurowicka-Joe distribuoĤanato3EsperantistoAngla lingvoGavaroInter BlindulojPremier (Tjumeno)Zagreba metodoIneu (apartigilo)IslandoLurcy-Lévis!Kung lingvaroKleopatro la 1-aBenicàssim (stacidomo)Teknologio3-Hekseno22-a de februaroVikipedioVikicitaroĈinioPeñíscolaLitovioCastelo BrancoĜenerala Datum-Protekta Regularo🡆 More