Stellan ENGHOLM (naskiĝis la 25-an de marto 1899 en Stokholmo, mortis la 25-an de januaro 1960) estis sveda esperantisto, instruisto, verkisto kaj tradukisto.
Engholm konatiĝis kun Esperanto en 1920, sed iĝis aktiva esperantisto nur en 1927. Dum plejparto de sia vivo li loĝis en Smedjebacken kaj Ludvika en Dalekarlio.
Stellan Engholm | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 25-an de marto 1899 en Stokholmo |
Morto | 25-an de januaro 1960 (60-jaraĝa) |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Svedio |
Infanoj | 0 |
Okupo | |
Okupo | verkisto • esperantisto • tradukisto |
Per siaj originalaj romanoj Al Torento, Homoj sur la Tero kaj la duvoluma Infanoj en Torento, li akiris grandan popularecon. Lajos Tárkony skribas pri lia unua libro, Al Torento, en Enciklopedio de Esperanto (EdE): ”Al la eterna temo, la juneca amo, li sciis doni individuece apartkarakteran prilaboron. Kvankam la libron pezigas balastaj teoriaĵoj, la poezi-inspira sugesto de la vizio pri la amo ekkaptas la leganton”. Vivo Vokas estas pli malfrua verko de Engholm.
Lia dua romano, Homoj sur la Tero, gajnis la premion de la romankonkurso de Literatura Mondo en 1931. Tárkony en EdE denove:
Laŭ EdE, Engholm pruviĝis talenta verstradukisto en siaj tradukaĵoj aperintaj en Literatura Mondo. Liajn prozajn tradukojn ”karakterizas klara, flua stilo”. Li tradukis Gösta Berling, La Mono de Sinjoro Arne, La Ringo de la Generalo – ĉiuj de Selma Lagerlöf – Per Balono al la Poluso – taglibro de Andrée-ekspedicio tradukita en kunlaboro kun Paul Nylén – Ekspedicio Kon Tiki de Thor Heyerdahl, La Fino de Folke Bernadotte kaj La Pasko de August Strindberg.
Inter 1943 kaj 1952 li redaktis kaj eldonis la revuon Malgranda Revuon, por kiu li ankaŭ mem tradukis kaj skribis.
Laŭ Libris, li ankaŭ tradukis La infanoj de Betlehem de Selma Lagerlöf, reaperigita de Inko en 2000, tamen laŭ tiu eldono ĝi estas tradukita de Oscar Fries.
Engholm kunlaboris al Sveda Antologio de 1934, kaj per artikoloj kaj beletraĵoj en multaj Esperanto-organoj, unuavice en La Espero, Literatura Mondo kaj Norda Prismo. Li verkis ankaŭ svede.[mankas fonto]
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Stellan Engholm, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.