Stefan SIENERTH (naskiĝinta la 28-an de marto 1948 en Dârlos) estas rumanuja literaturscienculo germanlingva.
Li apartenas al la malplimulto de la transilvaniaj saksoj vivante en Germanujo. Li estas fakulo pri germanlingva literaturo dîn Sudeosta Eŭropo kaj leksikografio de la dialekto de sia malplimulto rumanlanda.
Stefan Sienerth | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 28-an de marto 1948 (76-jaraĝa) en Dârlos |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Germanio |
Okupo | |
Okupo | filologo • germanisto • literatursciencisto • literaturkritikisto |
Stefan Sienerth frekventis la bazlernejon kaj la gimnazion en Mediaș antaŭ studo (inter 1966 kaj 1971) ĉe la Universitato de Kluĵo. Poste li asistentis ĉe la Pedagogika instituto en Târgu Mureș postenŝanĝonte en 1975 je la Universitato de Sibiu. Li membris al la Rumana Komunista Partio dum studentaj tagoj kaj doktoriĝis en 1979 ĉe la Universitato de Bukareŝto. Inter 1986 kaj 1990 li kunlaboris ĉe la Centro pri socialaj sciencoj sibia antaŭ translokiĝo Germanujon. Tie li laboris - komence ankaŭ danke al la perado de la verkisto Hans Bergel ĉe la Instituto pri germanaj kulturo kaj historio de Sudorienta Eŭropo ĉe la Universitato de Munkeno; institutestro li estis inter 2005 kaj 2013, kiam li retiriĝis.
Dum sia deĵoro ĉe la munkena instuto Sienerth sukcesis pli emancipigi la germanlingvan rumanlandan literaturon. Li ankaŭ ekigis multajn debatojn pri pri politikaj kaj kulturaj ŝanĝoj enla kuro de la tumulta 20-a jarcento. Sienerth paroligis ne malmultajn iamajn viktimojn kaj kelkajn malviktimojn. Tiukuntekste menciindas lia grava libro pri la rumania sekreta servo Vexierspiegel Securitate - Rumäniendeutsche Autoren im Visier des kommunistischen Geheimdienstes. Li krome aperigis la okulojn de multaj intersitaj pri la intimaj koneksoj de la diversaj germanlingvaj literaturoj diakrone (ekz. koncerne la tempon de Aŭstrio-Hungario) kaj sinkrone (egaltempaĵoj interdependaj en tuta Germanlingvio) kio bedaŭrinde multan tempon pro politikaj kialoj tro neglektitis. Li ankaŭ disponigis malfacile haveblajn tekstojn de nekonataj i.a. judaj) aŭtoroj. Interkulturo, interreligio kaj eŭropa kulturtransdonemo tre gravis por liaj studoj. La bonidea universitatenkorpigo de la menciita instituto ankaŭ ŝuldiĝas al Sienerth. Post 1990 Sienerth neniam rompis la kontakton kun sia patrujo Transilvanio, inverse li iniciatis multajn efikajn kunlaboraderojn. Ankaŭ pri germanaj spuroj en aliaj landoj li esploradis.
En oktobro 2002 li iĝis honora doktoro ĉe la bukareŝta universitato. Ekde aprilo 2018 li honordoktorecas en Sibiu.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Stefan Sienerth, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.