Staro Ĉe La Lerneja Pordo

Staro ĉe la lerneja pordo (angle: Stand in the Schoolhouse Door) estis okazaĵo de la 11-a de junio 1963 ĉe la universitato de Alabamo.

Staro Ĉe La Lerneja Pordo
Provante malhelpi la integriĝon de afrousonanoj ĉe la universitato de Alabamo, la guberniestro George Wallace staris ĉe la pordo al la Foster-halo kaj tie estis pridemandita de la Deputy U.S. Attorney General Nicholas Katzenbach.

George Wallace, guberniestro de Alabamo, stariĝis en la pordon de la halo por bari al du afrousonaj studentoj Vivian Malone Jones kaj James Hood la eniron por registri ĉe la universitato. Li tiel provis simbole teni la promeson, kiun li faris kiam li enposteniĝis, tio estas, konservi "segregacion nun, segregacion morgaŭ kaj segregacion por eterne" kaj haltigi la malsegregacion de lernejoj.

Pro tiu okazaĵo George Wallace atingis la atenton de la tuta lando.

Fono

La 17-an de majo 1954 la usona Suverena Kortumo donis sian decidon pri la afero Brown kontraŭ Edukestraro de Topeka, kie la plendintoj diris, ke la segregacio inter nigrulaj kaj blankulaj infanoj en publikaj lernejoj dum lecionoj estis kontraŭ-konstitucia.

La verdikto en la kazo Brown kontraŭ Edukestraro de Topeka signifis, ke oni malpermesu segregacion ĉe la universitato de Alabamo. En la sekvaj jaroj centoj da afrousonanoj petis registriĝon ĉe la universitato, sed ĉiuj estis malakceptitaj. La universitato kunlaboris kun la polico por trovi kialojn, kiuj rajtigis malakcepton. Se tio ne eblis oni timigis la studontojn.

Tamen en 1963 kandidatiĝis tri afrousonanoj tute senmakule kompetentecaj, Vivian Malone Jones, Dave McGlathery kaj James Hood, kiuj rezistis al ĉiuj timigprovoj. Komence de junio 1963 federacia juĝisto decidis, ke la studontoj estu akceptataj kaj malpermesis al la guberniestro Wallace enmiksiĝon.

La okazaĵo

Staro Ĉe La Lerneja Pordo 
Vivian Malone Jones alvenante ĉe la Foster-halo por registriĝi ĉe la universitato de Alabamo.

La 11-an de junio Malone kaj Hood alvenis por registriĝi. La guberniestro Wallace provis unuflanke teni sian promeson, aliflanke surscenigi politikan teatraĵon, persone barante la enirejon al la Foster-halo sub la okuloj de la amaskomunikiloj. Poste postulis Deputy Attorney General Nicholas Katzenbach, akompanata de federacia marŝalo, ke Wallace flankenpaŝu. Wallace tamen interrompis Katzenbach kaj kategorie rifuzis. Anstataŭe li paroladis pri la rajtoj de ŝtato. Katzenbach telefonis al la usona prezidanto kaj John F. Kennedy ordonis sendi trupojn de la Alabama National Guard al la loko. Generalo Henry V. Graham diris al Wallace, "Sinjoro, estas mia malĝoja tasko, admoni vin flankenpaŝi laŭ ordono de la prezidanto de Usono.". Wallace daŭrigis paroladon, tamen fine moviĝis.

Forrest Gump

Tiu okazaĵo reprezentiĝas en sceno de la filmo Forrest Gump, kiam Forrest Gump aperas ĉe la loko de la okazaĵo kaj estas kopiita ciferece en originalan amaskomunikilan filmon de la epoko.

Referencoj

Tags:

Staro Ĉe La Lerneja Pordo FonoStaro Ĉe La Lerneja Pordo La okazaĵoStaro Ĉe La Lerneja Pordo Forrest GumpStaro Ĉe La Lerneja Pordo ReferencojStaro Ĉe La Lerneja Pordo11-a de junio1963AngleUniversitato de Alabamo

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

Internacia sistemo de unuoj28-a de marto1907The GuardianLogaritmoBerlinoBildliteraturoBob DylanIndonezioBudhismoBananoDanuboRazilo de OckhamListen to WikipediaKlasikisma muzikoMezepokoTed HughesMiklós BaranyaiDua respubliko de ĈeĥoslovakioKastelo de Magny-en-BessinGeometrioHarry PotterPlatonoBangladeŝoArmenio1660-aj jarojEnsorĉoAzioXXXAlbert EinsteinSankta ĵaŭdoVikimedioMoskva provinco2013RegistaroBurojGalapagojFonto (historio)1978PlanlingvoKokosoMarc Vanden BemptJugoslavaj MilitojTongoTM 31-210 Improvised Munitions HandbookLatina alfabetoPollandoKatowiceŜarioTajvanoKrasnogorsk (Moskva provinco)4-a de apriloSubdistrikta komunumo VilniusMarborda pluvioSławomir MrożekEvolucio (teorio)Aŭgusteno de HiponoJoko WidodoPunktokomoPornografioGambioRespublikana Partio (Usono)Georg OhmHagoNuklea Esplorcentro NegevTheodor ČejkaLeBron JamesPersekutado de Bahaanoj🡆 More