Spontanea aborto aŭ natura aborto estas netrudita aborto de la feto, antaŭtempa finiĝo de la gravedeco.
La feto tiuokaze aŭ formortas aŭ morte naskiĝas, pezas sub 500 gramoj kaj aĝas maksimume 20-24 semajnojn (super tiu pezo, kaj post tiu aĝo, oni parolas pri frunasko).
Spontanean aborton kaŭzas la nenormala evoluo de la feto pro difektita ovoĉelo, aŭ spermio, aŭ ia difektiĝo de la ovoĉela adhero. Aliaj kaŭzoj povas esti la anatomiaj aŭ funkciaj problemoj de la gravedulo, sed ĝin povas kaŭzi nesufiĉa nutrado, malsano aŭ eĉ psikologiaj problemoj.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Spontanea aborto, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.