Sodoma pomo (Calotropis procera) estas planto indiĝena ĉe la Morta Maro kaj Sodomo, Israelo kaj en aliaj dezertaj regionoj de Mezoriento kaj Nordafriko.
La nomo venas el la hebrea Tapuah Sdom. Ĝi kreskas ankaŭ en supra Egiptio kaj Jemeno. La frukton de la planto priskribis la romia juda historiisto Jozefo Flavio, kiu vidis ĝin en proksimo de Sodomo.
La planto mem estas arbusto aŭ arbeto, alta je 3-5 m. Ĝi havas helbrunan arboŝelon kaj dense starantajn, grandajn ovalajn, karnecajn foliojn. La floroj havas la diametron de 2 cm kaj formas densan infloreskon. La petaloj estas parte lilaj.
Ĝia frukto aspektas kiel pomo, sed ĝi fakte estas foliklo, kun venenaj fluggrajnoj. La frukto ofte abrupte kreviĝas dum malfermiĝo kaj diŝsutas la grajnojn. La disfluganta grajnoamasao similas al fumo.
La laktosuko de la planto forte iritas la haŭton kaj kaŭzas haŭtan inflamon. Oni uzis la laktosukon kiel sagovenenon.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Sodoma pomo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.