Sledo aŭ prefere glitveturilo, estas veturilo kun la pli grandaj estas tirataj per bestoj (ĉevalo, rangifero) kaj servas por liverado, la etaj por simpla amuzado, glitado sur neĝo.
En arktaj landoj kaj ankaŭ en la Alpoj kaj Ĵuraso oni utiligas ankaŭ sledohundojn por tiri sledoj. Dum en Svislando hundosledado ĉefe estas sporto, por la eskimoj dum jarcentoj hundosledoj estis grava transportilo.
Kornsledoj estas grandaj lignaj sledoj kun kornforme kurbigitaj glitiloj, por eviti, ke la sledo sinkas en la neĝon. En Malnov-Sankt-Johano en Svislando ĉiu-jare okazas granda konkurso kaj parado kun karnevale ornamitaj kornsledoj.
Onidire, kiam Maria Tereza vizitis la hungaran urbon Gödöllő, ŝi glitveturis de Budapeŝto al la urbo sur salo (tio okazis onidire la 11-an de aŭgusto de 1751), sed oni ne povis pruvi la legendon. Simila fabelo disvastiĝis pri grafino du Barry, fifama amatino de Ludoviko de la 15-a.
Alia legendo trafas la Patro Kristnaskon, kiu sledumas kaj disportas la donacojn per sledo tirata de boacoj.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Sledo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.