Simptomoj De La Kronvirusa Malsano De 2019

Simptomoj de la kronvirusa malsano de 2019 (KOVIM-19) varias, de mildaj simptomoj ĝis severa malsano.

Oftaj simptomoj inkluzivas kapdoloron, perdon de flarpovo kaj gustumpovo, naza obstrukco kaj flua nazo, tusado, muskola doloro, gorĝa doloro, febro, lakso, kaj malfacila spirado. Homoj kun la sama malsano povas havi malsamajn simptomojn, kaj la simptomoj povas ŝanĝiĝi post tempo. Tri oftaj simptomaroj estas rekonataj: spira simptomaro kun tusado, sputaĵo, malfacila spirado, kaj febro; mukolskeleta simptomaro kun muskola kaj artika doloro, kapdoloro, kaj laceco; kaj digesta simptomaro kun ventra doloro, vomado, kaj lakso. Homoj sen antaŭaj problemoj pri la oreloj, nazo, aŭ gorĝo spertas perdon de flarpovo kaj perdon de gustumpovo en ĝis 88% de kazoj.

El homoj kiuj havas simptomojn, 81% spertas nur mildajn aŭ moderajn simptomojn (ĝis milda pneŭmonito), sed 14% spertas severajn simptomojn (dispneo, hipoksio, aŭ pli ol 50% da pulma okupiĝo en bildoj) kaj 5% de malsanuloj suferas kritikajn simptomojn (spira malsukceso, ŝoko, aŭ multorgana misfunkcio). Almenaŭ triono de infektitoj ne spertas rimarkeblajn simptomojn iam ajn. Ĉi tiuj sensimptomaj infektitoj ofte ne scias ke ili havas la viruson kaj povas disvastigi ĝin. Aliaj infektitoj spertos simptomojn pli poste (nomataj "antaŭsimptomaj"), aŭ havas tre mildajn simptomojn kaj ankaŭ povas disvastigi la viruson.

Kiel ofte pri infektoj, estas tempo inter la momento kiam homo ekinfektiĝas kaj la apero de la unuaj simptomoj. La mediana tempo por KOVIM-19 estas kvar aŭ kvin tagoj. La plimulto da simptomhavaj homoj spertas simptomojn ene de du ĝis sep tagoj post infektiĝo, kaj preskaŭ ĉiuj spertos almenaŭ unu simptomon ene de 12 tagoj.

La plimulto da homoj saniĝas de la grava fazo de la malsano. Tamen, iuj homoj – pli ol duono de unu grupo de hejme izolitaj junaj plenkreskuloj – daŭre spertas gamon de efikoj, kiel laceco, dum monatoj post saniĝo. Oni nomas tiun situacion longa KOVIM. Iuj estas spertintaj longtempan difekton de organoj. Multjaraj studoj estas farataj por plu esplori la longatempajn efikojn de la malsano.

Referencoj


Tags:

AnosmioDiareoDispneoFebroKapdoloroKronvirusa malsano de 2019MialgioObstrukcoSputaĵoTusoVentroVomado

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

WLinio Kintetsu-TawaramotoAngkor ŬatL’ AvaruloNova Egipta ImperioPrezoListo de fervojaj stacioj en UkrainioMonda heredaĵo de Unesko2014Listo de homaraj heredaĵoj en PanamoXNacia parko ĴemajtioOrangutano1856HispanioJuan Antonio VillacañasWilly Wonka & the Chocolate Factory (1971)Judgment at NurembergFebruaro de 2023Dinastio QingLigo de NaciojAnalogioPenafielUsona MararmeoNowon-guJapana nomo de eraoTRusioNoaMontreux VDBruna nanoMarcel LeereveldNepaloMagnesia ĉe rivero MeandroBjørnstjerne Bjørnson10245 InselsbergAlexandra DaddarioGeragera Booth RakontoAdolf HitlerSirioAri-Kyösti SeppoNacia Biblioteko de la Ĉeĥa RespublikoMalpleno de KirkwoodAlbert Antalffy10-a de septembroKrapojOe KenzaburoVDecembro de 2022Frankfurta SkoloAmuzekonomio(11737) 1998 QL24BirdojSociaj protestoj de 1968Listo de verkistinoj laŭ naskiĝjarojBelmezHeredaĵbiblioteko Hendrik Conscience (Antverpeno)SNacia Parko DarienoSemsales (stacidomo)SorongHispana lingvoPakistanoMonda Tago pri Teatro1960-aj jarojPartio (politiko)Sri GanganagarRiismo🡆 More