Dispneo (latine, dyspnœa; greke, δύσπνοια (dýspnoia)), spirmanko, senspiro aŭ aermalsato, estas la subjektiva simptomo de anheleco.
La klinika difino de dispneo estas malkomforta konscio pri ies fortostreĉo spiri. Ĉi tiu normala simptomo de trostreĉo iĝas patologia se ĝi neatendite okazas. En 85 procentoj de kazoj la dispneo ŝuldiĝas al aŭ astmo, pulminflamo, koriskemio, interstica pneŭmopatio, obstrukca korinsuficienco, kronike obstrukca bronkopneŭmopatio, aŭ psikogenaj kialoj — ekzemple, anksieco kaj panika perturbo. La speco de terapio tipe dependas de la subesta celo.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Dispneo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.