Samper del Salz estas municipo de Hispanio, en la centro de la komarko Belĉita Kampo kies ĉefurbo estas Belchite, en la sudo de la Provinco Zaragozo (regiono Aragono).
Samper del Salz | |||
---|---|---|---|
municipality of Aragon | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 50134 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 92 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 8 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | , 0° 49′ U 41.234659-0.8246416000000141° 14′ N, 0° 49′ U [+] | ||
Alto | 552 m [+] | ||
Areo | 11,491084 km² ( 114 9.1 084 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Samper del Salz [+] | |||
Samper del Salz estas longeca municipa teritorio en la centro de la komarko Belĉita Kampo inter tiuj de Azuara okcidente kaj de Lagata oriente kaj ĝenerale lime kun Letux, Lagata, Moneva kaj Azuara, ĉe la rivero Aguasvivas (alfluanto de la rivero Ebro). La loĝloko estas je 63 km de Zaragozo, provinca kaj regiona ĉefurbo, je 582 msm. Ĝi estas komunikebla nur kun Lagata oriente dum sude estas nur diglago.
La konkero de la areo el islamanoj estis farita en la 12-a jarcento.
Plue restis grava majoritato de moriskoj, kiuj laboris por agrikulturo; sed komence de la 17-a jarcento okazis la forpelo de la moriskoj el Hispanio, kio rezultis en krizo por la loko.
Dum la Hispana Enlanda Milito en Aŭgusto 1937 okazis batalo en proksima Belchite en la kadro de la Ofensivo al Zaragozo, kiu rezultis malsukcesa.
Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj same en Samper del Salz kie oni malaltiĝis ĝis nunaj 101 laŭlonge de la jarcento. Evidente elmigrado foriris al proksima grandurbo Zaragozo.
Bazo de ekonomio nun estas agrikulturo (cerealoj, olivarboj kaj migdalarboj) kaj ĉefe brutobredado (kortobirdoj, ŝafoj kaj porkoj) kaj sekva nutrindustrio. Nune gravas ankaŭ natura, kultura kaj rura turismo. Inter nunaj vidindaĵoj menciindas la preĝejo, brika turo, iama muelejo de la 13-a jarcento ĉe la rivero Aguasvivas, mezepoka akvedukto, azudoj Chorro, Presa Vieja kaj Moyuelos de la 13-a jarcento ktp.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Samper del Salz, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.