Samizdato (el la rusa самиздат = mem-eldonita) estas eldonado sen ŝtata permeso.
Samizdato famiĝis per politikaj kaj apudpolitikaj eventoj, tamen ne ĉiam estis kontraŭŝtata. Ekzemple, en Sovetio oni multe samizdatis esperanto-literaturon (librojn, periodaĵojn, lernilojn), kia preskaŭ ĉiam estis porreĝima.
En Sovetunio kaj ĝiaj satelitoj oni klopodis silentigi multajn aŭtorojn, kiuj poste verkis sekrete, multobligis siajn librojn per tajpilo kun kelkaj kopioj kaj disdonis al plej fidindaj amikoj. Tiuj post tralego pruntis al aliaj legantoj aŭ mem faris plurajn novajn kopiojn. Ofte la polico trovis kaj konfiskis ekzemplerojn.
Post la falo de la fera kurteno multaj el la samizdataj verkoj estis normale publikigitaj en gazetoj aŭ libroforme, sed en la vortaroj kaj lernolibroj de literatura historio ili plu estas prezentataj kiel samizdata literaturo.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Samizdato, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.