Richard BEER-HOFMANN (naskiĝinta la 11-an de julio 1866 en Rodaun, mortinta la 26-an de septembro 1945 en Novjorko) estis aŭstra verkisto.
Li kontribuis al la t.n. Literaturo kafeja.
Richard Beer-Hofmann | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Richard Beer-Hofmann | ||
Naskiĝo | 11-an de julio 1866 en Vieno | |
Morto | 26-an de septembro 1945 (79-jaraĝa) en Nov-Jorko | |
Lingvoj | germana vd | |
Ŝtataneco | Aŭstrio vd | |
Alma mater | Akademisches Gymnasium (Vieno) vd | |
Subskribo | ||
Memorigilo | ||
Familio | ||
Edz(in)o | Paula Beer-Hofmann vd | |
Infanoj | Miriam Beer-Hofmann • Naemah Beer-Hofmann vd | |
Profesio | ||
Okupo | poeto • verkisto • dramaturgo • artkolektanto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
La filo de advokato studis jursciencon en Vieno kaj doktoriĝis en 1890. La saman jaron li eniris la verkistan rondon en la kafejo Griensteidl, kie li baldaŭ amikiĝis kun Hugo von Hofmannsthal, Arthur Schnitzler kaj Felix Salten. Li estis sub la influo de la movado Jung-Wien.
Per siaj en 1893 aperintaj noveloj Novellen kaj la rakonto Der Tod Georgs (1900), brilantaj per altnivela formo artista, melodia lingvodukto kaj etosoplena bildeco, la aŭtoro jam post mallonga tempo eknombriĝis al la plej gravaj anoj de la Viena Moderno.
Jam en la verko Schlaflied für Mirjam (1898) anoncis sin la ĉefa temo de la sekvanta verkaro: la juda destino. Tuj post la komenco de la nova jarcento li komencis verki la dramociklon Die Historie von König David, el kiu tamen finskribitis nur la simbolisma-patosoriĉa antaŭludo Jaákobs Traum (1918) kaj sep scenoj de Der junge David (1933).
Dum la 1920-aj jaroj li scenejen adaptigis por Max Reinhardt kelkajn teatraĵojn, i.a. la Ifigenion en Taŭrido de Goeto.
Kun Martin Buber li estas ekzemplodona reprezentanto de la t.n. juda renesanco: li rekonvertiĝis al la juda fido, vizitis Palestinon en 1936 kaj devis, post la t.n. Anschluss, forlasi sian patrujon por ekzile vivi en Usono.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Richard Beer-Hofmann, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.