Sir Richard Samuel Attenborough (naskiĝis la 29-a de aŭgusto 1923 en Kembriĝo, Britio, mortis la 25-an de aŭgusto 2014) estis brita aktoro kaj reĝisoro.
(Lia pli maljuna frato estas David Frederick Attenborough)
Richard Attenborough | |||||
---|---|---|---|---|---|
Oskar-premiito | |||||
Persona informo | |||||
Richard Attenborough | |||||
Naskonomo | Richard Samuel Attenborough | ||||
Naskiĝo | 29-an de aŭgusto 1923 en Kembriĝo, Anglio, Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando | ||||
Morto | 24-an de aŭgusto 2014 (90-jaraĝa) en Granda Londono, Londono, Unuiĝinta Reĝlando (Britio) | ||||
Mortis pro | naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | kora malsufiĉo vd | ||||
Tombo | St Mary Magdalene vd | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd | ||||
Alma mater | Reĝa Akademio de Drama Arto • Wyggeston and Queen Elizabeth I College • Wyggeston Grammar School for Boys vd | ||||
Partio | Brita Laborista Partio vd | ||||
Familio | |||||
Patro | Frederick Attenborough vd | ||||
Patrino | Mary Clegg vd | ||||
Gefratoj | David Attenborough • John Attenborough vd | ||||
Edz(in)o | Sheila Sim vd | ||||
Infanoj | Michael Attenborough • Charlotte Attenborough • Jane Attenborough vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | scenaristo • filmproduktoro • filmaktoro • filmreĝisoro • politikisto • universitata instruisto • teatra aktoro • aktoro • reĝisoro • produktoro vd | ||||
Aktiva dum | 1942–2007 vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | A Bridge Too Far ❦ Gandhi ❦ Shadowlands vd | ||||
| |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
En aĝo de 17, Richard Attenbororugh veturis al Londono kaj vizitis tie la Royal Academy of Dramatic Arts (Reĝa Akademio de la Drama Arto). Lia debuto okazis en 1942 en West End Theatre. Samjare ludis li kiel statisto en la filmo In Which We Serve.
Post trijara servo en la Royal Air Force (Reĝa Aerarmeo), li denove turnis sin post la dua mondmilito al la aktorado. En 1959 fondis li kun Bryan Forbes la proktian firmaon Beaver Films. Ili faris en la 1940-aj kaj 1950-aj jaroj ĉ. 30 filmojn.
La granda scenaro sukcesis do nur en 1963 kun la klasika „Gesprengte Ketten" (germana tradukita titolo ~eksploditaj katenoj), en kiu ludis krom li Steve McQueen, Charles Bronson, James Coburn kaj James Garner.
Fine de la 1960-aj jaroj, Attenborough forta agadas kiel reĝisoro kaj produktoro. La plej grandan sukceson akiris li kun la filmo Gandhi en 1982, kiu ricevis 8 Oskar-premiojn (i.a. plej bona reĝisorado kaj filmo) same multajn aliajn premiojn.
Lian ŝatataecon, popularecon li eluzis por la intereso de la malfortuloj kaj handikapuloj, subpremitoj. Pro tio ricevas en 1983 la pacpremion Martin Luther King.
En 1993 - okaze de la 70-a naskiĝtago – ricevas li noblan titolon „Sir".
Li akiris multajn aliajn distingojn kaj agadis en multaj terenoj, postenoj en televidoj, Universitatoj ktp.
En 1993, Attenborough aperis post 1979 denove kiel aktoro. Steven Spielberg ludigis lin en la agadriĉa filmo Jurassic Park kaj tiel plenumis lian "sonĝon".
Richard Attenborough estas edziĝinta ekde 1945 kun aktorino Sheila Sim, kun kiu li havas 3 infanojn. Lia filino Jane same kiel la bopatrino kaj la nepino mortis en la cunamo de 2004 ĉe la Hinda Oceano.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Richard Attenborough, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.