La Registaro de Nacia Savo de Serbio (en serba: Vlada narodnog spasa, en cirila alfabeto: Влада народног спаса), populare konata kiel Serbio de Nedić, estis la nomo per kiu oni konis la serban ŝtaton sub la militokupacio fare de la Nazia Germanio dum la Dua Mondmilito post la Invado de Jugoslavio.
Registaro de Nacia Savo de Serbio | |||||||||||||||
| |||||||||||||||
Dosiero:Sen valoro | |||||||||||||||
publika aŭtoritato • registaro | |||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Geografio | |||||||||||||||
Ĉefurbo: | |||||||||||||||
Loĝantaro | |||||||||||||||
Ŝtat-strukturo | |||||||||||||||
| |||||||||||||||
En la dua duono de 1941 okazis insurekcioj kontraŭ la germanaj okupaciantoj en Serbio. Jam la 29an de aŭgusto pro evidenta malkapablo de la serba polico de Acimović por subpremi la ribelon, oni dissolvis lian registaron kaj oni kreis novan kun la iama milit-ministro Milan Nedić kiel estro. Tiele oni klopodis plifortigi la kunlaboremajn unuojn kaj eviti la sendon de pliaj germanaj trupoj por subpremi la ribelon. Tri el la novaj ministroj estis generaloj, du devenis el antaŭa komisara registaro kaj la plej parto devenis el Zbor aŭ estis iamaj kunlaborantoj de Milan Stojadinović. La nova Ministraro havis nek ministron por Eksterlandaj Aferoj nek por Defendo (milito). Tiam la serba teritorio jam estis plenplena de serbaj rifuĝintoj devenaj el aliaj jugoslavaj regionoj. La celo de la germanoj estis ke la propraj serboj nuligu la ribelon sen neceso de germana militinterveno.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Registaro de Nacia Savo de Serbio, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.