Dimanĉe la 17-an de marto 1991 estis okazigita la referendumo pri la estonteco de Sovetunio kun la sekva demando al la voĉdonantoj:
«Ĉu vi konsideras necesa la preservadon de la Unuiĝo de Sovetaj Socialismaj Respublikoj kiel renovigita federacio de suverenaj egalaj respublikoj en kiuj estos plene garantiataj la rajtoj kaj libereco de unuopulo el ajna nacieco?»
En Kazaĥio ŝanĝiĝis la teksto de «egalaj suverenaj ŝtatoj» al «egalaj suverenaj respublikoj».
Kvankam la voĉdonado estis bojkotita de la aŭtoritatoj de Armenio, Estonio, Kartvelio (kvankam ne en la disiĝema provinco Abĥazio, kie la rezulto atingis 98% favore al ĝia konservado kaj en Sud-Osetio, Latvio, Litovio, Moldavio (kvankam ne en Ĉednestrio kaj Gagauzio). la partoprenado atingis 80% en Sovetunio. La referendumo estis aprobita almenaŭ de 70% el la voĉdonantoj en la aliaj naŭ respublikoj kiuj partoprenis. Temas pri la unua kaj ununura referendumo en la historio de Sovetunio, kiu estis malfondita la 26an de decembro 1991.
Alternativo | Voĉdonoj | % |
---|---|---|
Por | 113,512,812 | 77.8 |
Kontraŭ | 32,303,977 | 22.2 |
Nuligitaj aŭ blankaj | 2,757,817 | – |
Totalo | 148,574,606 | 100 |
Registrita partopreno de voĉdonoj | 185,647,355 | 80.0 |
Fonto: Nohlen & Stöver |
Respubliko | Por | Kontraŭ | Voĉdonoj nuligitaj | Totalo de voĉdonoj | Ĉeesto | ||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Voĉdonoj | % | Voĉdonoj | % | ||||||
Azerbajĝano | 2,709,246 | 94.1 | 169,225 | 5.9 | 25,326 | 2,903,797 | 75.1 | ||
Belorusio | 82.7 | 17.3 | 83.3 | ||||||
Kazaĥio | 95.6 | 4.4 | 88.2 | ||||||
Kirgizio | 94.5 | 5.5 | 96.4 | ||||||
Rusio | 71.3 | 28.7 | 75.4 | ||||||
Taĝikio | 96.2 | 3.8 | 94.4 | ||||||
Turkmenio | 1,766,584 | 98.3 | 31,203 | 1.7 | 97.7 | ||||
Ukrainio | 70.2 | 29.8 | 83.5 | ||||||
Uzbekio | 9,196,848 | 94.8 | 5.2 | 9,830,782 | 95.6 | ||||
Fonto: Nohlen kaj kunlaborantoj |
En tiuj ĉi respublikoj ne estis kreitaj la centraj voĉdonaj komisionoj sed la referendumo estos libere okazigita. La partopreno de voĉdonantoj ne atingis 50% el la loĝantaro, sed tiu ĉi informo ne estis inkludita en la oficiala deklaro de la Centra Komisiono de la Referendumo de Sovetunio.
Respubliko | Totalo de voĉdonoj | Por | Kontraŭ | Voĉdonoj nuligitaj | ||
---|---|---|---|---|---|---|
Voĉdonoj | % | Voĉdonoj | % | |||
Armenio | 3,549 | 2,549 | 71.6 | 966 | 27.2 | 42 |
Kartvelio | 210,556 | 208,181 | 98.9 | 1,575 | 0.7 | 800 |
Estonio | 222,240 | 211,090 | 95.0 | 10,040 | 4.5 | 1,110 |
Latvio | 436,783 | 415,147 | 95.1 | 18,015 | 4.1 | 3,621 |
Litovio | 501,375 | 496,050 | 98.9 | 4,355 | 0.9 | 970 |
Moldavio | 700,893 | 688,905 | 98.3 | 8,916 | 1.3 | 3,072 |
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Referendumo en Sovetunio (1991), which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.