Rakontado estas la socia kaj kultura agado rilate la transdonon de rakontoj per vortoj, sonoj, kaj bildoj.
Rakontado ofte engaĝas improvizadon, teatrecon, aŭ beligadon. En ĉiuj kulturoj oni dividas rakontojn aŭ historietojn por amuzi, por eduki, por konservi kulturon, kaj por internigi moralajn valorojn. Kernaj elementoj de rakontoj kaj rakontado inkluzivas intrigon, rolulojn, kaj literaturan vidpunkton. Oni uzas la terminon ‘rakontadon’ en mallarĝa senco precize por signifi parolan rakontadon, kaj en pli larĝa senco por signifi teknikojn kiujn oni uzas en aliaj komunikiloj por disvolvi aŭ malkaŝi la fluon de rakonto.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Rakontado, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.