Fabelo estas distra, morala, aŭ filozofiema rakonto pri fiktivaj aventuroj de herooj kun supernaturaj kapabloj.
Ĝi estas popola formo de la antikva mito, sed en modernaj, mit-neglektemaj socioj ofte ŝrumpis al nura porinfana distro. Tamen, en multaj senskribaj komunumoj ankoraŭ viglas la "ĉirkaŭfajra fabel-rakontado" kie la rakontistoj kaj ĉef-aŭskultantoj estas plenkreskuloj.
Fabelo estas unu el ĉefaj ĝenroj de folkloro, veninta de la profundo de jarcentoj, kaj en okcidenta kulturo el Ezopo. Estas konataj la nomoj de nur kelkaj personoj, kiuj kontribuis al tiu ĉi verkarto:
Bonegaj kolektoj de la fabeloj estas: araba (Mil kaj unu noktoj), hinda (Panĉatantra) kaj aliaj. Preskaŭ ĉiu popolo havas sian kolekton de naciaj fabeloj.
Teoriumintoj pri fabelo kaj ĝia funkcio: Tolkien (en sia eseego On Fairy-Tales ("Pri fabeloj"), publikita en la libro Tree and Leaf ("Arbo kaj Folio")).
La plej fama verko de Vladimir Propp nome "Morfologio de la popolrakonto" prezentas serion de 31 punktoj kiuj ripetiĝas en ĉiuj rakontoj de popolaj ferakontoj. Kvankam ne ĉiuj el ili aperas en ĉiuj la rakontoj, la bazaj funkcioj ofte restas kaj la ordo estas praktike ĉiam la sama.
Ekzistas proverboj pri fabelo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof:
|
|
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Fabelo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.