Popolrakonto aŭ tradicia rakonto estas mallonga rakonto, de anonima aŭtoro, kiu rakontas fikciajn okazaĵojn.
Apartenante al la parola tradicio, la tradicia rakonto pluas tra variantoj. Tio estas, ĉiam kiam oni rakontas rakonton ĉu parole ĉu skribe, oni produktas novan version, diferencan de alia antaŭa. En la tradicia rakonto kombiniĝas realaj objektoj kun fantaziaj aferoj, por ekzemplo (la magia lampo de Aladino, la bastoneto de sorĉistino ktp).
Popolaj rakontoj estas diferencaj disde la literaturaj rakontoj en tio ke tiuj uzas multajn literaturajn rimedojn kiuj celas generi pli bonkvalitan rezulton dum la tradiciaj rakontoj estas rakontitaj spontane kaj rekte sen tioma kapablo imagi vortorimedojn. Tamen en multaj epokoj kaj kulturoj popolrakontoj eniris en skribaj kompilaĵoj, kiuj famiĝis kaj interplektis ambaŭ tendencojn, kiel ekzemple ĉe la prahinda kulturo en Panĉatantra, ĉe iran-araba tradicio en Mil kaj unu noktoj, kio translokiĝis en la 14-a jarcento al mezepoka Eŭropo ekzemple en Kastilion al El conde Lucanor, en Italion al Dekamerono, en Anglion al The Canterbury Tales.
Vladimir Propp estis rusa fakulo kiu dediĉis sin al studado kaj analizo de tradiciaj rakontoj. Li legis kaj komparis multaj el ili kaj la rezulto estis libro, nome Morfologio de la popolrakonto, en kiu li klarigis komunajn trajtojn. Resume en plimulto el ili okazas jeno:
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Popolrakonto, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.