Gramatika Persono

Gramatika persono estas laŭ PIV Konjugacia aŭ pron-a formo, servanta por distingi la persono(j)n, kiu(j) parolas, tiu(j)n, al kiu(j) oni parolas, k tion, pri kio oni parolas.

En Esperanto pronomoj estas la vortoklaso kiu distingas la gramatikajn personojn, nome mi, ci, vi, li, ŝi, ĝi, ni, ili. Kelkaj reformistoj deziras inkludi kaj fakte uzas ankaŭ aliajn eblojn, kiel iŝi, ri ktp. En aliaj lingvoj ankaŭ la verbo povas esprimi la personon, kiel en la angla (comes) aŭ la hispana (venimos).

Kvankam en Esperanto, kiel jam dirite, estas la pronomo kiu indikas personon, tiu signifo povas veni kune kun la propra radiko en aliklasajn vortojn, kiel en "cii", "mio" ktp. Ne tiom escepte, sed tute regule, ankaŭ la posesivoj enhavas la signifon de pronomoj, tio estas de personoj, ekzemple el mi al mia, el vi al via ktp.

En literaturo kaj partikulare en rakontado, la prefero al unua aŭ tria personoj forte markas la strukturon kaj la vidpunkton de la rakontado. Ekzemple, mi faris tion kaj tion kontraŭ li faris tion kaj ion. En poezio, anstataŭ la pli logikan en liriko unuan personon foje oni uzas la duan, ekzemple "vi venas kaj vidas tion kaj tion" celante "mi venas" ktp.

Personoj

En gramatika analizo de plej multaj lingvoj oni dividas la personajn pronomojn laŭ tri "personoj":

  • La unua persono estas la parolanto(j) mem (= parolanto(j), "mi" aŭ "ni").
  • la dua persono estas tiu(j), al kiu(j) oni parolas (= alparolato(j), "vi").
  • La tria persono estas iu(j) ajn alia(j), pri kiu(j) oni parolas (= priparolato(j), "li", "ŝi", "ĝi" aŭ "ili").

Praktike la pluralo de la unua persono en pluralo signifas plejfoje ne plurajn parolantojn, sed la parolanton kun aliaj (fojkaze eĉ la alparolato[j], vidu suben). Same la dua persono en pluralo povas signifi la alparolato(j)n kun aliaj.

Notoj

Tags:

AnglaEsperantoHispanaPIVPronomo

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

Fondaĵo VikimedioPolaj filmoj17-a de septembroHistorio de Pitkarna InsularoPășunea MareNikotino18-a de junioGrândolaTER (trajno)RoterdamoLaŭrencij ZizanijPruo16-a de apriloCharles Schwab CorporationHonduroAAnatomio de faloFenil-hidrazinoAzerbajĝano1937BiksoBaza legolistoKuboFresno de la RiberaKumenoLingvoXXX (filmo)Baltiaj Esperanto-TagojHistorio de UkrainioEsperanto-movadoMarie-AntoinetteGyőző HatárSoconzelEl Popola ĈinioSenpenetra seksumadoVato (mezurunuo)BoacoNov-ZelandoAnuketMediteraneoUniversitato de SalamankoSechereșaKomunumoj en distrikto Satu MareOrașu Nou-ViiEgiptioPaledoSpektoradegoZamenhofa TagoRublovo-Arĥangelskoje (Rublovo-A. linio)Unua MondmilitoHyde Park (Londono)Sámuel Tessedik (pastro, 1742–1820)Nacia Revolucia ArmeoEkstersunsistema planedoFamilio (biologio)Wayback MachineLugano orienta (komunumaro)MărtiniePernambuka Esperanto-AsocioKuikoIndonezioVico de FourierCirila alfabetoVladimir PerepelicaVikipedioPlatonoLaborista beneficoOksigenoTridekjara Milito🡆 More