Radio Maryja – pola soci-katolika radiodisaŭdigejo fondita en Toruń la 8-an de decembro 1991 de la ordeno redemptoristoj.
Ĝi estas unusola aŭdebla en la tuta Pollando religia radiostacio, kies prezidanto estas pastro d-ro Tadeusz Rydzyk. Parto de dissendigaĵoj estas paralela kun Televido Trwam.
Ĉefaj elementoj de la programo estas: disvastigo de Evangelio, preĝo, religia muziko kaj soci-politika publicistiko. Inter konstantaj disaŭdigaĵoj estas: Paroloj nefinitaj, Aktualaĵoj de la tago, Aŭdigaĵoj por geedzoj kaj gepatroj, Aŭdigaĵoj por gejunuloj, Aŭdigaĵoj por terkultivistoj, Konsiloj, kateĥismigo laŭ Katekismo de la Katolika Eklezio, instruoj de papoj kaj episkopoj, recitado de Brevier-Legaĵoj, rozarioj. Ĉiutage estas dissendata meso de Jasna Góra el Częstochowa. Retransmisiata estas inform-servo de Radio Vatikana, ĉiuj papaj pilgrimoj kaj ĉiusemajna preĝo Anĝeluso.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Radio Maryja, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.