La Nigra Virgulino de Ĉenstoĥovo (Częstochowa) (pole Czarna Madonna aŭ Matka Boska Częstochowska, latine Imago thaumaturga Beatae Virginis Mariae Immaculatae Conceptae, in Claro Monte, Ченстоховская икона Божией Матери en slavono) estas sankta ikono de la Virgulino Maria, kiu estas la plej kultata relikvo de Pollando kaj unu el ĝiaj naciaj simboloj.
Laŭ malnova manuskripto de paŭlana monaĥejo Jasna Góra, la pentraĵo alvenis el Jerusalemo tra Konstantinopolo al la monaĥejo, en aŭgusto de 1382.
Kvankam la ikono de Nia Damo de Ĉenstoĥovo estis ligata al la pola kulturo dum la lastaj ses jarcentoj, ĝia antaŭa historio estas ĉirkaŭata de pluraj legendoj kiuj serĉas ĝian originon ĝis la tempo de Sankta Luko kiu "pentris ĝin sur lignon el cipreso de la domo de la Sankta Familio".
La 13-an de aprilo 1904, la papo Pio la 10-a, laŭ peto de la pola episkopo Stanisław Zdzitowiecki aprobis la kultadon de la bildo kiu ekde 1906 estas festata la unuan merkredon post la 24-a de aŭgusto.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Virgulino de Ĉenstoĥovo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.