Raĝputoj (el sanskrito raja-putra, , reĝido, Rajapute, hindie राजपूत, portugale en la 16-a jarcento Resbutos, nuntempe Rajapute, angle Rajputs) estas granda mult-enhava aro de kastoj, klanoj kaj lokaj grupoj, kiu kunhavas socian statuson kaj ideologio de genealogia deveno el la hinda subkontinento.
La termino Raĝputo kovras variajn patroflankaajn klanojn historie asocia kun la militsenjoreco: kelkaj klanoj postulas Raĝputan statuson, kvankam ne ĉiuj postuloj estas universale akceptitaj.
La termino "Raĝputo" akiris sian nuntempan sencon nur en la 16-a jarcento, kvankam ĝi estis ankaŭ anakronisme uzata por priskribi la pli fruajn stirpojn kiuj aperis en norda Barato el la 6-a jarcento antaŭen. En la 11-a jarcento, la derivita termino "rajaputra" aperis kiel ne-hereda nomigo por reĝaj funkciuloj. Laŭgrade, la Raĝputoj aperis kiel socia klaso enhavanta perosnojn el vario de etnaj kaj geografiaj fon-devenoj. Dum la 16a kaj 17a jarcentoj, la membreco de tiu klaso iĝis tre hereda, kvankam novaj postuloj pri Raĝputa statuso plue estis farita en venontaj jarcentoj. Kelkaj Raĝput-regataj regnoj ludis gravan rolon en multaj regionoj de centra kaj norda Barato ĝis la 20-a jarcento.
La Raĝputoj kaj iamaj Raĝput-ŝtatoj estas troveblaj en norda, okcidenta, centra kaj orienta Barato. Tiuj areoj estas en Raĝastano, Harjano, Guĝarato, Utar Pradeŝo, Himaĉal Pradeŝ, Ĝamuo, Utarakando, Biharo kaj Madja Pradeŝo.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Raĝputoj, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.