Pussy Riot

Pussy Riot estas rusia feminisma punka bando bazita en Moskvo.

Fondita en aŭgusto 2011, la politike provoka bando enscenigas improvizitajn prezentaĵojn pri rusia politika vivo en nekutimaj lokoj, kiel sur tegmento de trolebuso aŭ en skafaldaĵo ĉe la Metroo de Moskvo.

Pussy Riot
Sep anoj de la kolektiva bando Pussy Riot
Sep anoj de la kolektiva bando Pussy Riot
Bazaj informoj
Deveno Moskvo, Rusio
Ĝenroj punk-roko
Aktivaj jaroj 2011 – nuntempo
Retejo pussy-riot.livejournal.com
Pussy Riot
Pussy Riot
vdr

La 21-an de februaro 2012, kvar grupaninoj organizis prezentaĵon sur la soleo de la Katedralo de Kristo Savinto en Moskvo, instigita de ilia opozicio al la rusia prezidento Vladimir Putin kaj al la politiko de la Rusa Ortodoksa Eklezio, kiu aktive subtenis lian reĝimon. Privataj sekurgardistoj haltigis la sintrudantojn kaj pelis ilin el la preĝejo. La 3-an de marto, post la prilaborita filmeto pri tiu ago aperis interrete, oni arestis tri el la grupaninoj kaj akuzis ilin unue pri huliganismo kaj poste pri insulto al sentoj de kredantoj.

La juĝa proceso, kiu komenciĝis fine de julio, kaŭzis multan disputadon en Rusio kaj tutmonde. Laŭ enketo de la Levada Centrejo, 44% de rusianoj apogis la proceson kaj kredis je ĝia justeco, kvankam 17% ne apogis ĝin.

Samtempe, la bando gajnis rimarkindan apogon en Rusio kaj aparte grandan internacie pro akuzoj pri severa traktado de arestitoj kaj pro la minaco de eventuala sepjara malliberigo.

La 17-an de aŭgusto 2012, la juĝisto de Ĥamovnika Tribunalo Marina Sirova, kulpigis la tri bandaninojn pri la huliganismo laŭ artikolo 213.2 de la rusia Kriminala Kodo, "instigita de religia malamo," kaj kondamnis ilin al du jaroj de malliberejo.

La Rusa Ortodoksa Eklezio oficiale petis la aŭtoritatulojn montri indulgon, kadre de la leĝo. La eklezio ne pridubigis la justecon de la tribunala decido. La proceso kaj kondamno estigis internaciajn kritikojn. La ministerioj pri eksterlandaj aferoj de Germanio kaj Svedio, kune kun reprezentantoj de la Eŭropa Unio kaj Usono, diris ke la kondamno estas "misproporcia".

Reago en Esperanto-komunumo

La 18-an de marto 2012 rusia esperantisto Stanislavo Belov publikigis la blogaĵon «Punka diservo — ĉu puni aŭ pardoni?», klarigante historian, socian kaj politikan fonon de tiu evento. Surbaze de tiu teksto li verkis la ĉefartikolon de la numero 2012:3 de la revuo Kontakto «Punka Diservo en rusia templo», sur kies kovrilo aperis fotoj de la maskitaj grupaninoj.

La 1-an de junio en la retmagazino Karapaco-Panoramo aperis la artikolo «Liberigu Pussy Riot!», verkita de la germana esperanto-poeto Hans-Georg Kaiser. Poste la sama germana aŭtoro raportis pri la gajnita de Pussy Riot pacpremio de Lennon-Ono

Pri la peto, sendita de la malliberigitoj al la Eŭropa Kortumo pri Homaj Rajtoj en februaro de 2013, raportis la blogo Neniam milito inter ni.

Eksteraj ligiloj

Punka Diservo en rusia templo, Kontakto, 2012:3

Stanislavo Belov (2012-03-18) Punka diservo — ĉu puni aŭ pardoni? (esperante). Blogger. Arkivita el la originalo je 2017-09-18. Alirita 2017-09-18.

Nadeĵda Tolokonikova (2013-10-16) Malferma letero de Nadja Tolokonikova (Pussy Riot) (esperante). Blogger. Arkivita el la originalo je 2017-09-18. Alirita 2017-09-18.

Muzikvideo: Путин научит тебя любить Родину (esperante Putin instruos al vi ami la patrujon)

Referencoj

Vidu ankaŭ

Tags:

Pussy Riot Reago en Esperanto-komunumoPussy Riot Eksteraj ligilojPussy Riot ReferencojPussy Riot Vidu ankaŭPussy RiotAŭgusto 2011FeminismoHelpo:PrononcindikoMetroo de MoskvoMoskvoPunkoRusioTrolebuso

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

Christian PalustranKompleta transmisioItaliko17-a de septembroPtolemeo la 5-aMiyoshi Etsuo12-a de septembroMonda Tago pri TeatroParizoPidvoloĉisk (stacidomo)John Millington SyngeJoachim von RibbentropCifereca analitikoFortikaĵoj de Panamo en KaribioTajlandoPetr SepéšiLatina lingvoKeskoRegistaroHipofosfata acidoIndikativo24-a de septembroSalcburga universitatoVikipedio en EsperantoKomunumo de naciojLupusoAmanitoTragedio de Ĉurapĉa1856CombertaultNoaSEOMaria Plain1936BrunaRomulo kaj RemoWhen a Man Loves a Woman (filmo)OrangutanoViandoVirinoGregoria kalendaroJudojGramatika modoKroatioAlcázarVetludo11723 BriankennedyPovekvilibroPlungėBiascaAmoTTTBatiskafoMirinfano1960-aj jarojSpecioZSociaj protestoj de 1968Sidnejo64Barata kalendaroGuberniestroSciencoMao ZedongKoboloVatikanoUniversitatoWorldometerIris MurdochListo de mondaj heredaĵoj en AmerikoTRusio🡆 More