Projekt-administrado estas la komerca procezo de kreado de unika produkto, servo aŭ rezulto.
Projekto estas limigita klopodo kun specifaj komenca kaj kompletiĝa datoj promesinta estigi kvantigeblan livereblaĵon. Projektoj plenumiĝas per progresiga ellaborado tra popaŝa evoluigado kaj antaŭvideblaj ag(er)oj kiuj estas ligitaj kun benkmarkoj, mejloŝtonoj kaj kompletiĝaj datoj. Ĉi tiu limigita karakterizaĵo de projektoj, staras kiel forta kontrasto kontraŭ procezoj, aŭ operacioj, kiuj estas konstantaj aŭ longatempaj praktikaj klopodoj por ripete produkti la saman produkton aŭ servon.
Praktike, la administrado de ĉi tiuj du sistemoj ofte montriĝis tre malsamaj, kaj tial postulas la evoluigadon de specifaj teknikaj kapabloj kaj la adopto de aparta administrada filozofio. La primara defio de project-administrado estas atingi ĉiujn celojn de la projekt-ĉarto dum fidado al tri el la kvar klasikaj projekt-limigaĵoj, iam nomitaj la "trioblaj limigaĵoj". La kvar limigaĵoj estas difinitaj kiel: amplekso, tempo, kosto kaj kvalito.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Projekt-administrado, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.