La Procezo de Nacia Reorganizado, aŭ en hispana Proceso de Reorganización Nacional estas la nomo per kiu memnomiĝis la militista diktaturo aŭ civil-militista en diversaj politikaj kaj akademiaj kuntekstoj, en la senco aligi la duan terminon kiel nomigo preferinda, kvankam la populara uzado pluagnoskas ĝin kiel «diktaturo», «militista diktaturo», «militista regado» aŭ «militista reĝimo».
kiu regadis en Argentino ekde la puĉo de 24a de marto de 1976, kiu elpostenigis la registaron konstitucian de la prezidentino María Estela Martínez de Perón (peronismo), ĝis la 10-a de decembro de 1983, kiam enpovigis la registaro elektita jam pere de voĉdonrajto de Raúl Alfonsín (radikala).
Proceso de Reorganización Nacional | ||
---|---|---|
registaro • amasmortigo | ||
Komenco | 24-a de marto 1976 vd | |
Fino | 10-a de decembro 1983 vd | |
Lando(j) | Argentino vd | |
Anstataŭ la konstitucian registaron oni starigis militistan junton, estrita de la leŭtenanto generalo Jorge Rafael Videla, la admiralo Emilio Eduardo Massera kaj la brigada generalo Orlando Ramón Agosti. La junto ekuzis la oficialan nomon de Proceso de Reorganización Nacional kaj restis en la povo ĝis decembro de 1983.
Militista junto, estrita de la komandantoj de la tri armitaj fortoj, okupis la povon, nome epoko kiu kutime estas nomita simple kiel «el Proceso». Estas konsiderata «la diktaturo plej sangoverŝa de la historio de Argentino».
El Proceso karakteriziĝis pro la ŝtata terorismo, la konstanta perforta rompo de la homaj rajtoj, la malaperigo kaj murdo de miloj da personoj, la sistema rabado de beboj kaj aliaj krimoj kontraŭ la homeco. Longa itinero kaj juĝa kaj politika permesis kondamni parton de la responsuloj per juĝoj kiuj ankoraŭ funkcias.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Proceso de Reorganización Nacional, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.