Pritvi-raĝo la 3-a (IAST: Pṛthvī-rāja; reganto ĉ. 1178–1192), ankaŭ nomata en popolaj legendoj Pritvi-raĝo Ĉaŭhan aŭ raĝo Pitora, en angla literumo Prithviraj Cauhan aŭ Rai Pithora, estis reĝo de Hindio el la Ĉahamana (Ĉaŭhana) dinastio.
Li regis en Sapadalakŝa, nome tradicia Ĉahamana teritorio, en nuntempa nordokcidenta Barato. Li kontrolis multon de nuntempaj Raĝastano, Harjano, kaj Delhio; kaj kelkajn partojn de Madja Pradeŝo kaj Utar Pradeŝo. Lia ĉefurbo estis en Ajayameru (nuntempa Aĝmer), kvankam la mezepokaj popolaj legendoj priskribas lin kiel la reĝo de la hindia politika centro Delhio por prezenti lin kiel reprezentanto de la antaŭ-islama hindia povo.
Pritvi-raĝo Ĉaŭhan | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de novembro 1158 en Aĝmer |
Morto | 1-an de januaro 1192 (33-jaraĝa) en Gazni |
Familio | |
Patro | Someshvara |
Infano | Govindaraja IV |
Okupo | |
Okupo | politikisto |
Frue en sia kariero, Pritvi-raĝo atingis militajn sukcesojn kontraŭ kelkajn najbarajn Hinduismaj regnoj, ĉefe kontraŭ la ĉandela reĝo Paramardi. Li ankaŭ forpelis la dekomencajn invadojn fare de Muhammad Guri, reganto de la islama Gurida dinastio. Tamen, en la jaro 1192, la Guridoj venkis super Pritvi-raĝo en la dua batalo de Tarain. Lia malvenko en Tarain estas konsiderita kiel mejloŝtona okazaĵo en la islama konkero de Hindio, kaj estis priskribita en kelkaj duonlegendaj rakontoj. La plej populara el tiuj rakontoj estis "Raso de Pritvi-raĝo", kiu prezentas lin kiel "raĝputo", kvankam la identeco de raĝputoj ankoraŭ ne ekzistis dum lia epoko.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Pritvi-raĝo Ĉaŭhan, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.