La printempa primolo (Primula veris) estas kuracplanto el la genro primolo, familio primolacoj.
Printempa primolo | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Printempa primolo floranta | ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Primula veris L. | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||
La radiko de la primolo estas riĉa je saponino (5-10%).
Oni kolektas ties tigbazon, foliojn, florojn kaj sekigas ilin. Oni uzas la plantopartojn kontraŭ tusado, ekzemple en formo de teo.
Primula veris estas varia ĉiamverda aŭ duonĉiamverda plurjara planto kreskanta ĝis 25 cm alta kaj larĝa, kun rozeto da folioj 5–15 cm longaj kaj 2–6 cm larĝaj. La profundflavaj floroj estas produktitaj printempe, en aretoj da 10-30 floroj kune sur unu tigo] Ĉiu floro larĝas 9–15 mm. Ruĝaj kaj oranĝfloraj plantoj malofte aperas sed povas esti loke disvastigitaj en lokoj, kie koloraj primulaj hibridoj floras samtempe kun la indiĝenaj primoloj, ebligante krucpolenadon.
Ĉiuj surteraj partoj uzeblas en salatoj, en patkukoj, aliaj bakitaj kukoj kaj en konfitaĵo. La floroj havas anizecan guston. Atentu: Iuj homoj estas alergiaj, do manĝu nur malmulton la unuan fojon. Eblas ankaŭ fari teon per ĝi.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Printempa primolo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.