Polokwane signifanta Loko de Sekureco, pli frue Pietersburg estas grandurbo, universitata urbo, ĉefurbo de Provinco Limpopo en Sudafriko.
Polokwane | |||||
---|---|---|---|---|---|
Vojo en Polokwane | |||||
urbeto | |||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 0699 • 0700 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Geografio | |||||
Geografia situo | , 29° 27′ O -23.929.4523° 54′ S, 29° 27′ O [+] | ||||
Alto | 1 312 m [+] | ||||
Areo | 106,84 km² (10 684 ha) [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Polokwane [+] | |||||
Polokwane situas sur altebenaĵo en la norda parto de la lando. Emalahleni troviĝas 220, Pretorio 236, Johanesburgo 291, Bloemfontein 666, Durbano 680, Port Elizabeth 1181, Kaburbo 1546 km.
Pietersburg estis fondita en 1886. Dum la brita-bura milito la britoj konstruis tie grandan deportejon por virinoj kaj infanoj. La loĝloko oficiale iĝis urbo en 1992 kaj ĝi prenis la nunan nomon en 2005.
Polokwane estas industria kaj komerca urbo, kie oni produktas ekzemple Koka-kolaon. La urbo estas ŝatata de turistoj kaj ĉasistoj.
Polokwane havas internacian flughavenon. Ĉefvojoj kuras al Pretorio kaj al la norda landparto. Fervojo trafikas al Johanesburgo.
Polokwane havas subtropikan klimaton. La averaĝa temperaturo varias inter 15-24 °C. La varmo en januaro kulminas kaj malkulminas en julio. Jare pluvas po 527 mm. La pluvo kulminas en decembro, inter junio-aŭgusto apenaŭ pluvas.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Polokwane, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.