Pola Milita Tombejo en Katin (pole: Polski Cmentarz Wojenny w Katyniu) – pola militista tombejo en Gnezdovo, konstruita en la jaroj 1999–2000 laŭ projekto de Zdzisław Pidek.
La Tombejo ekestis danke al iniciato de la Federacio de Katinaj Familioj; ripozas en ĝi 4 421 oficiroj kaj substandardistoj de la pola armeo, militkaptitoj de internigejo en Kozelsk murditaj en 1940 de NKVD. Ili estis alveturigataj per vagonoj ĝis fervoja stacio en Gnezdovo, kaj poste murdataj en Katin.
Dum la inaŭguro ĉeestis interalie Jerzy Buzek, Maciej Płażyński kaj Cirilo la 1-a.
En 2000 aperis "Księga Cmentarna" (Tombeja Libro) de la tombejo en Katin kun la listo de entombigitaj tie viktimoj de la masakro de Katin kune kun mallongaj biogramoj (sume 4406 nomoj).
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Pola Milita Tombejo en Katin, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.