La Pola Esperanto-Asocio (PEA, pole Polski Związek Esperantystów, PZE) estas Esperanto-asocio de Pollando, establita en la jaro 1908 kiel Pola Esperanto-Societo.
La asocio oficiale deklariĝis komunutila. Ĝi eldonas la dumonatan revuon "Pola Esperantisto".
Pola Esperanto-Asocio | |
---|---|
Polski Związek Esperantystów | |
Lando | Pollando |
Tipo | landa Esperanto-asocio |
Fondiĝo | 1908 (kun regionaj formalaj ligoj jam ekde 1904) |
Fondiĝloko | Varsovio |
prezidanto | Robert Kamiński |
vicprezidanto | Agnieszka Mozer |
ĝenerala sekretario | Zofia Śmistek |
kasisto | Alina Mozer |
Aliulo1 | Marek Mazurkiewicz |
Junulara organizaĵo | Pola Esperanto-Junularo |
Interretejo | http://esperanto.pl |
Komenco
El la "Enciklopedio de Esperanto" (1933) <
Esperantologia Rondo (regiona filio de PEA)
Esperantologia Rondo fondiĝis en Lublin en 1987 kun la celo memorigi la regionan Esperanto-agadon en Lublinio.
Okaze de la 100-a naskiĝdatreveno de Jan Mędrkiewicz la 12-an de novembro 1988 en profesora salono de la Biblioteko de Katolika Universitato en Lublin estiĝis historia sesio, kiun inaŭguris mag. Maciej Stanisław Zięba, pri D-ro Jan Mędrkiewicz - forgesita pioniro kaj teoriulo de la Esperanto-Movado kaj pri la Intelekta vivo de Lublin en la intermilita periodo mag. Adam Winiarz (historiisto). Sur unu el etaĝoj oni malfermis la ekspozicion "D-ro Jan Mędrkiewicz (12.11.1888 - 9.04.1937) - eminenta esperantisto el Lublin" kaj la akompanan pri pastro-esperantisto Franciszek Tokarz. Rememorojn pri sia patro prezentis la filo Jerzy, teatra aktoro, kaj inĝeniero Tadeusz Pleskaczyński, sekretario de Seniora Sekcio de PEA. Zofia Banet-Fornalowa diris pri esperantaj valoroj al kiuj kuracisto Jan Mędrkiewicz dediĉis sian vivon. En la loka tombejo estis metita florkrono ĉe la tombo al Jan Mędrkiewicz. Krom tio Esperantologia Rondo ricevis la nomon de Jan Mędrkiewicz kaj Studenta Orientalisma Esperanto-Rondo ĉe la Asocio de Polaj Studentoj la nomon de filozofo-orientalisto Franciszek Tokarz. Partoprenantoj de la solena sesio vizitis biendomon, kie naskiĝis Jan Mędrkiewicz (la nuna kortegeto al Tadeusz Kościuszko). La sesio okazis kunlabore kun d-ro Czesław Biedulski, prizorginto de la Esperanto-biblioteko troviĝanta surloke.
Artikoloj pri Jan Mędrkiewicz aperis en "Heroldo de Esperanto" redaktita de Ada Fighiera Sikorska kaj "Informator Archiwum Esperanckiego" (Informilo de Esperanto-Arkivo) redaktita de Krzysztof Śliwiński, arkivisto de PEA. En Historia Muzeo de Lublin, filio de la regiona muzeo en la Kastelo de Lublin, okazis ekspozicio dediĉita al regionaj esperantistoj (kune kun Edmond Privat por omaĝi lian 100-an naskiĝdatrevenon).
Aktualaĵoj
Ekde la 7-a de majo 2011 la prezidanto de PEA estis Arkadiusz Zychewicz. La asocio iam estis unu el aktivaj libroeldonantoj.
Pola Esperanto-Junularo estas junulara sekcio de Pola Esperanto-Asocio.
19-a de januaro 2013 post unujara krizo en Ĉefa Estraro de PEA estis elektita nova, la provizora Ĉefa Estraro de PEA - kun la prezidanto Stanisław Mandrak, vic-prezidantoj Barbara Pietrzak kaj Teruo Matsumoto.
De 23-a de majo 2015 en Ĉefa Estraro estas:
La ĉefa estraro de Pola Esperanto-Asocio de 2016-05-28:
La ĉefa estraro de Pola Esperanto-Asocio de 2019-06-06
La ĉefa estraro de Pola Esperanto-Asocio de 2022-06-25:
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Pola Esperanto-Asocio, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.