EdE-V
Verbotempoj kompleksaj (malsimplaj, kunmetitaj) formiĝas per la kunmeto de la aktivaj kaj pasivaj participoj kun la helpverbo esti. La pasivaj verboformoj estas formeblaj nur komplekse, la aktivaj VK servas por la pli preciza marko de la tempo. Sed ilia ofta uzo tropezigas la stilon; Kabe, la plej bona klasika stilisto, ĉiam evitis ilin. Ĉi tiu evito estas ebla per la vortetoj nun, jam, tuj, antaŭe, per la sufikso ad, per la konjunkcioj antaŭ ol, post ol (post kiam). Ekz. Mi skribadis (estis skribanta) la leteron, kiam li envenis. Li jam foriris (estis foririnta), kiam mi alvenis. Antaŭ ol li mortis (kiam li estis mortonta), li faris testamenton. Post ol (kiam) mi finis (estis fininta) mian taskon, mi iros promeni.
v. Pasivaj participoj, Pluskvamperfekto, Sintakso.
Kálmán Kalocsay.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Verbotempoj Kompleksaj, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.