Plursistema

Plursistema (aŭ sistem-sendependa) estas prikomputila faktermino kiu indikas ke programlingvo, aplikaĵo aŭ aparato povas funkcii en pluraj operaciumoj (kiel Linukso, Vindozo kaj Mac OS X).

Plursistemaj programlingvoj

C, C++, Java, JavaScript, Python, Tcl, Erlang, Delphi+Kylix kaj REALbasic estas ekzemploj de plursistemaj programlingvoj.

Plej multaj programlingvoj estas laŭ difino plursistemaj. Por doni bazajn ordonojn al komputilo, ne gravas la operaciumo. Por fari pli komplikajn aferojn, kiuj ekzemple influas la grafikan uzantinterfacon, la programo estas ligita al bibliotekoj kiuj povas esti specifaj por la sistemo de la programisto. Kvankam ekzemple C++ estas plursistema programlingvo, programo kreita por Vindozo kiu uzas la Win31-API ne estos kompilebla pere de Unikso. Ofte ekzistas ankaŭ diferencoj en la maniero laŭ kiu verkistoj de kompililoj interpretas specifan lingvon.

Certaj programlingvoj, kiel Java, de la komenco estas kreitaj speciale por funkcii same sur diversaj sistemoj. Ja estas bezonata aparta virtuala maŝino.

Plursistema programaro

Plej multaj malfermitkodaj programoj estas ankaŭ plursistemaj. LibreOffice kaj Mozilla Firefox estas plej konataj ekzemploj. Microsoft ankaŭ surmerkatigas programojn kun sama nomo por pluraj sistemoj, sed fakte temas pri programoj kiuj estas tute reverkitaj kaj ne estas do vere plursistemaj, sed apartaj eldonoj.

Plursistema aparataro

Multaj USBaj aparatoj kiel komputilaj musoj kaj USB-poŝmemoriloj estas plursistemaj. Ankaŭ komputilaj ekranoj kaj aliaj aparatoj estas farataj pli kaj pli plursistemaj por ŝpari fabrikadajn kostojn.


Tags:

AplikaĵoLinuksoMac OS XOperaciumoProgramlingvoVindozo

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

VintroOrgioFélix Vallotton3-UndekenoBordozoHanbalismoRijksmuseumGukesh D2-DekenoAnton PassyImmanuel KantGoodwin (Tjumeno)Pentrarto4-a de apriloSauda ArabioUlrich BeckerPoŝtelefonoKomunika satelitoMasturbadoBananoDenisova hominidoJaroCompton (Kalifornio)Kristall (Tjumeno)Libera voloGamelanoTokiponoVergilioPristimantis gretathunbergaeHolokaŭstoAĉaĉarioSvedoj4-UndekenoPRISMĈirkaŭremparo de MöbisburgKarlo la 4-a (Hispanio)Unuiĝinta ReĝlandoInterjekcioSvahila VikipedioStatistika Divizio de la Unuiĝintaj NaciojRapidresponda kodoTTTDinanDon Manuel Osorio Manrique de Zúñiga, infanoTelekomunikadoGeneralleŭtenantoTriopismoNudismoMarek BlahušRajonWayback MachineMateriismoSlovaka VikipedioFinna lingvoKanadoKálmán StollMax MeckelMurpentraĵoMonda Tago de la LibroUniversala Kongreso de EsperantoVeganzFamilio (biologio)2013Harry BelafonteMarie-AntoinetteListo de studentoj en Scienca Universitato Loránd EötvösŜtatoOrdinariumo🡆 More