Plena Gramatiko de Esperanto (mallonge PG) estas verkita de la duopo Kalocsay-Waringhien kaj publikigita en 1935 ĉe Literatura Mondo en Budapeŝto.
Dua tralaborita eldono aperis en 1938, tria kompletigita en 1958, kvara tralaborita eldono en 1980 sub ŝanĝita titolo Plena Analiza Gramatiko kaj la kvina eldono en 1985.
Plena Gramatiko | ||
---|---|---|
Aŭtoro | diversaj | |
Eldonjaro | 1935 | |
Urbo | Budapeŝto | |
Eldoninto | Literatura Mondo | |
Paĝoj | 370 | |
La aŭtoroj pritraktis la gramatikon de Esperanto sur scienca lingvistika bazo, sed samtempe per lingvaĵo komprenebla por laikaj legantoj. Kvankam la 16-regula gramatiko en Fundamento de Esperanto estas principe facila, la apliko de la reguloj ĉe unuopaj vortoj donas ofte diferencajn rezultojn kaŭzitajn de la senco aŭ de la deveno de la vorto (ekz. ŝi belis = ŝi estis bela, ŝi ĉarmis lin = ŝi ravis lin, fabriki = produkti, fabriko = produktejo, fabrikaĵo = produkto). La aŭtoroj tre detale esploris kaj klarigis tiujn efikojn, kies kono gravas precipe por literaturistoj (por originalaj verkistoj kaj same por tradukantoj). Ne malpli grava motivo estis prezenti la lingvon antaŭ lingvistoj sur profesia nivelo.
La unuopaj artikoloj estas markitaj kiel paragrafoj sinsekve numeritaj kaj dividitaj je partoj kaj subpartoj. Fine de la libro troviĝas alfabeta indekso de traktataj temoj kaj vortoj.
LA VORTO
I. FONETIKO
II. VORTFARADO
A. La vortkonsisto de la lingvo
B. Kunmetado
C. Derivado
D. Kritiko de la Esp-a vortsistemo
III. MORFOLOGIO KAJ SINETIO
LA FRAZO
I. LA VORTSINTAKSO
A. Substantiva kernvorto
B. Adjektiva kernvorto
C. Adverba kernvorto
D. Verba kernovorto
II. LA PROPOZICIO-SINTAKSO
III. FRAZSINTAKSO
INDEKSO
|
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Plena Gramatiko, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.