La Platbrusta grundokolombo aŭ eta grundokolombo (Columbina minuta) estas specio de birdoj de la familio de Kolombedoj kiu inkludas turtojn kaj kolombojn.
Ĝi vivas en la tropika Nova Mondo, partikulare en Sudameriko.
Platbrusta grundokolombo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
En 1760 la franca zoologo Mathurin Jacques Brisson inkludis priskribon de la Platbrusta grundokolombo en sia ses-voluma Ornithologie bazite sur specimeno kiun li erare kredis kolektita en Santo Domingo de Dominga Respubliko. Li uzis la franclingvan nomon La petite tourterelle brune d'Amérique kaj similsence la latina nomon Turtur parvus fuscus americanus. Kvankam Brisson stampis latinlingvajn nomojn, tiuj ne kongruis kun la dunoma sistemo kaj ne estis agnoskitaj de la International Commission on Zoological Nomenclature. Kiam en 1766 la sveda natursciencisto Carl Linnaeus ĝisdatigis sian Systema Naturae por la 12a eldono, li aldonis 240 speciojn kiuj estis jam priskribitaj de Brisson. Unu el tiuj estis la Platbrusta grundokolombo kiun li metis kun la aliaj kolomboj en la genron Columba. Linnaeus inkludis mallongan priskribon, stampis la dunoman nomon Columba minuta kaj citis la verkon de Brisson. La specifa nomo minuta estas el la Latino minutus kun signifo "eta". La tipa loko estis poste korektita al Kajeno en Franca Gujano. La Platbrusta grundokolombo estas nun en la genro Columbina kiu estis enkondukita de la germana natursciencisto Johann Baptist von Spix en 1825.
Kvar subspecioj estas agnoskitaj:
Kun totala longo de proksimume 14–16 cm kaj pezo de 24-26 g, tiu specio averaĝe estas iome pli malgranda ol la Paserkolombo. La Platbrusta grundokolombo eble estas la plej malgranda kolombo aŭ turto laŭ maso, kvankam la plej fortika sed preskaŭ senvosta Nana fruktokolombo de Sudorienta Azio estas tipe pli mallonga.
Tiu specio vivas en Argentino, Belizo, Bolivio, Brazilo, Kolombio, Kostariko, Ekvadoro, Salvadoro, Franca Gujano, Gvatemalo, Gujano, Honduro, Meksiko, Nikaragvo, Panamo, Paragvajo, Peruo, Surinamo, Trinidado kaj Tobago, kaj Venezuelo. Ties natura habitatoj estas seka savano, subtropika kaj tropika seka arbustaro, subtropika kaj tropika alt-altituda arbustaro, subtropika kaj tropika sezon-malseka kaj inundita herbejo de malaltaj teroj, kaj tre degraditaj iamaj arbaroj.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Platbrusta grundokolombo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.