Franca Gujano (france Guyane) estas transmara regiono kaj departemento de Francio en Sudameriko.
Ĝi estas la plej orienta el la Gujanoj.
Franca Gujano (Guyane) | ||
transmara departemento • regiono de Francio | ||
| ||
Ŝtato | Francio | |
---|---|---|
Departementoj | Guyane (973) | |
Prefektejo | Cayenne | |
Areo | 83 846 km² (8 384 600 ha) | |
Loĝantaro | 244 118 (2013) | |
Denseco | 2,91 loĝ./km² | |
prefekto | Martin Jaeger | |
- prezidanto | Rodolphe Alexandre | |
Horzono | UTC-03:00 | |
ISO-kodo | GF, FR-973 | |
Franca Gujano | ||
Vikimedia Komunejo: French Guiana | ||
Retpaĝo: www.cr-guyane.fr | ||
Ĝi estas la sola kontinenta teritorio de Francio ekster Eŭropo, la plej maldense loĝata kaj tiu kun plej alta proporcio de arbaroj. Ĝi limas kun Brazilo kaj Surinamo; fakte, la limo kun Brazilo estas la plej longa limo de Francio kun ajna alia lando. Malgraŭ la situo, Franca Gujano estas parto de Eŭropa Unio kaj ĝia oficiala valuto estas la eŭro.
La departemento havas entute 22 komunumojn. La ĉefurbo estas Kajeno.
Granda parto de la ekonomio de Gujano devenas de laborpostenoj kaj entreprenoj asociitaj kun la ĉeesto de la kosmohaveno en Kourou, kiu nun estas la loko de la ĉefa lanĉo de la Eŭropa Kosma Agentejo, pro sia proksimeco al la ekvatoro.
Kiel en aliaj partoj de Francio, la oficiala lingvo estas norma franca, sed estas parolataj aliaj lingvoj, el kiu la gujana kreola lingvo, estas la plej vaste parolata.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Franca Gujano, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.