Pindaro: Helena poeto

Pindaro (greke: Pindaro Πίνδαρος), naskiĝinta en ĉ.517 a.K., en Kinoskefalo (Κυνός κεφαλαί) ĉe Tebo (greke: Θῆβαι, lat.

Thebae, novgreke:Θήβα Thiva), mortinta mallonge post 437 a.K., estis helena poeto kiu nombriĝas al la Kanoniko de la naŭ lirikistoj.

Pindaro
(517 a. K. - 437 a. K.)
Busto de Pindaro el la frontispico de Pindaro kaj Anakreono (1846).
Busto de Pindaro el la frontispico de Pindaro kaj Anakreono (1846).
Persona informo
Πίνδαρος
Naskiĝo 517 a. Kr.
en "Cynoscephalae", Beotio, Grekio
Morto 437 a. Kr.
en Argoso, Grekio
Etno grekoj vd
Lingvoj antikva greka • eolia greka lingvo vd
Ŝtataneco Beotia Ligo vd
Familio
Amkunulo Theoxenus of Tenedos vd
Profesio
Okupo poeto • mitologo • verkisto vd
Laborkampo poezio vd
Verkado
Verkoj Triumfaj Odoj vd
vd Fonto: Vikidatumoj
Pindaro: Helena poeto
Pindaro: Helena poeto
vdr

La poeto de mito kaj aristokrataro

En lia poezio lia familia tradicio elstaras, kaj la fakto ke lia patro apartenis al la aristokrataro dum lia patrino apartenis al malalta klaso, influis iujn el liaj lirikaj verkado kaj karaktero. Pindaro situiĝis en kortegoj de regantoj kaj en la kompanio de la aristokratoj. Fakte li estis aristokrato kore kaj anime kaj konservis la titolojn de la familio kaj ĝiajn simbolojn ĝis sankta angoro. Aleksandro la 1-a de Makedonio invitis lin al sia kortego kaj li komponis laŭdan kanton honore al li. Kompense, ĉi tiu reganto kompatis lian domon en Tebo kaj nek detruis nek prirabis sian havaĵon, kiel li faris al la aliaj konstruaĵoj en ĉi tiu urbo.

Artisto de liriko

Laŭ legendo, Pindaro estis pikita de abelo en sia buŝo dum siaj infanaj jaroj, tiel fariĝis poeto, kiu servis tiel dolĉan kiel mielo. Pindaro estas konsiderata unu el la ĉefaj poetoj en lirika oralora poezio en antikva Grekio. Liaj kantoj elstaras en la kompleteco de formo kaj beleco de la sonoj. Li ofte teksas mitologion en ĉiujn siajn verkojn. Li estas artisto uzanta aŭdacajn metaforojn kaj priskribojn. Verŝajne li studis muzikon kaj muzikilojn, precipe "Auloso" (la dukana fluto). Lia muzika lerteco elstaras en liaj verkoj, kaj en la kunteksto kaj enhavo kaj ritmo.

Olimpiaj odoj

Aparte konataj estas la "odo" (kanto kantita en ĥoro aŭ solo akompanata de muzikaj instrumentoj), kiujn li komponis, kaj honore al la venkoj de aristokratoj en bataloj kaj honore al venkintoj en sportaj konkursoj, Olimpio, Delfo, Nemea kaj Korinto. El ĉi tiu kantoteksto, kaj precipe el "La odoj olimpikaj", riĉa, varia kaj bunta bildigo aperas pri la sportaj ludoj: la atletoj, la trejnistoj, la trejnado, la konkursaj disciplinoj, la juĝado, la publiko, la premioj, la delikteco kaj pli. Liaj kantoj verŝas interesan historian lumon pri la temo pri korpokulturo kaj Olimpikoj en antikva Grekio.

Granda parto de lia verko perdiĝis kaj tio, kio postrestis, troviĝas en la granda biblioteko de Aleksandrio kaj citaĵoj de aliaj poetoj. Lia verkaro kaj stilo multe influis la romian poezion.

Istmajn odojn liajn kun komentado eldonis Erich Thummer.


Tags:

Antikva greka lingvoHelenojNovgreka lingvoPoeto

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

Stefano KellerISSN1960-aj jarojTeatrejo de EpidaŭroAlfabeto-309Slovenio en la Somera Olimpiko 2000GambioAngla lingvo1939BaidoaNaturoBBCHanna Zaruski-ZamenhofOlavo la 2-a (Norvegio)BarĉoPagiriai1620-aj jarojVitaminoBlazono de KanadoSankta ĵaŭdoSudĉina maroKaŭnoBolŝevikoEsperanto kaj Libera ScioUrsula K. Le GuinIrlanda lingvoEdgar Valdez VillarrealJo HaazenKazimierz ŁyszczyńskiUsona Enlanda MilitoSubdistrikta komunumo VilniusKarnomanĝulojSurfacoAraba-israela konfliktoPermana stimulado de penisoArmenio1834Harry Potter1810TurandotReadingHonkongoMasturbadoErpornoBildliteraturoBoeing 767Unua MondmilitoVilniusIzoamila acetoacetatoCifereca objekta identigiloLa SimpsonojAntikva EgiptioFranca lingvoLondonoAmpoloL. L. ZamenhofOdeso12-a de februaroHordeoReduktismoFebruaro de 2024KapanHarry BelafonteAbbas KiarostamiKlerismoNomoj kaj epitetoj de Jesuo🡆 More